Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mai 2017 3 17 /05 /mai /2017 14:16

17/05/2017

Bildo: Manifestacio en Ateno kontraŭ la novaj rigorecaj aranĝoj, postulataj de la kreditoroj de la lando, la 16an de majo 2017 (Foto LOUISA GOULIAMAKI/AFP)

Lernejoj fermitaj, malsanulejoj funkciantaj dank’ al deviga personaro, kaj komunaj transportoj ege malordigita: Grekio estas paralizita de ĝenerala striko, merkredon 17an de majo.

La sindikatoj de la publika kaj privata sektoroj protestas kontraŭ ioma rigoreca plano, kio estos alprenita ĵaŭdon en la Parlamento. Tiu plano estas trudita de la IMF kaj EU al la greka registaro, interŝanĝe kontraŭ pago de nova parto de internaciaj pruntoj. La lando bezonas ĝin por pagi sian ŝuldon en julio.      

Du trionoj el la grekaj pensiuloj ricevas malpli ol 600 eŭrojn

La akordo antaŭvidas redukton de la elspezoj de la lando, ekvivalentaj al 2% el la MEP inter 2019 ĝis 2020. La celo estas realigi ŝparadon je pli ol 4,9 miliardoj. Por atingi tion, la registaro antaŭvidas novajn impostaltigojn, kaj por la dektria fojo de post la komenciĝo de la krizo en 2010, novajn detranĉojn en la pensioj.        

En Grekio, du trionoj el la pensioj ne atingas 600 eŭrojn monate, kaj duono el la familioj vivtenas sin dank’ al la pensioj de la gepatroj aŭ geavoj. 

La greka ŝuldo atingas 180% el la MEP

Krome, tiu nova rigoreca plano antaŭvidas submeti al imposto, la malaltajn pensiojn ekde 360 eŭroj monate. La maldekstra radikala registaro certigas, ke neniu alia opcio ekzistas, por konvinki la kreditorojn, IMF kaj UE, ke ili malpezigu la grekan ŝuldon, kiu reprezentas 180% el la MEP. La ministroj pri Financoj de la eŭro-zono kunsidos la 22an de majo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }