Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mai 2017 3 24 /05 /mai /2017 13:52

24/05/2017

Ofte priskribita kiel la plej granda subĉiela malliberejo en la mondo, Gaza Sektoro riskas kolapson. Dum dek jaroj, la israela blokado limigis la importadojn kaj eksportadojn per tera, aera kaj mara vojoj. En la haveno, kie laboris antaŭe ĝis 10 000 fiŝkaptistoj, 4 000 el ili restas hodiaŭ. Ĉiel, neniu fiŝo baldaŭ plu ekzistos, ĉar la poluita akvo de la miliono kaj okcent mil loĝantoj enverŝiĝas en la maron.     

«Pasintece, ni havis permeson fiŝkapti ĝis 12 marmejloj, kaj jam estis malfacile trovi fiŝojn. Hodiaŭ, ili permesas al ni iri ĝis tri marmejloj, sed tio estas anonco por la gazetoj. Fakte ili komencas elpeli nin, eĉ antaŭ ol ni atingas du marmejlojn», eksplikas Iyad baker.

La cikatroj de la milito de 2014 plu estas videblaj. La ekonomio verŝajne atingos la antaŭ-militan nivelon nur fine de la jaro 2018. La senlaboreca procento restas proksime de 40%. Ankaŭ por la terkultivistoj, la situacio rapide malpliboniĝas pro la blokado:

«Mi ne plu povas dungi laboriston, mi eĉ devis maldungi pro la malkresko de gajno, mi laboras nur kun miaj gefiloj. Eble venontjare, mi ne plu kapablos planti ion ajn. Mi preĝas je Dio, ke la aferoj pliboniĝu, kaj reiĝu tia, kia ili estis antaŭ dek jaroj, ke ni povu planti kaj eksporti niajn produktaĵojn, ke la limpasejoj kun Israelo kaj Egiptio denove malfermiĝu», eksplikas Ammar Al Rahel.

De mez-aprilo, la palestina Aŭtoritato, la Fatah, ĉesis pagi Israelon, la loĝantoj plu havas nur tri horojn da elektro tage. Sanservoj, ktp., ĉio suferas pro tiu decido, kontestata de la Hamas, kiu regas ĉi tie. La "Ruĝa Internacia Kruco" avertas, ke Gazao riskas «sisteman kolapson», lasante la junajn Gazaanojn kun malmulte da espero.

«Kiel gejunuloj kaj gecivitanoj de Gazao, ŝajnas al ni, ke estonto, horizonto ne ekzistas, ke la situacio ne pliboniĝos pro la blokado. Miloj da diplomitoj malesperas, ĉar la blokado ĉesigis ĉiajn decajn ĉiutagaĵojn en Gazao», atestas Mohamad Al Saiqaly.

La senlaboreca procento ĉe la gejunuloj atingas 60%. Vivteni sin sur tiu terstrio 41 kilometrojn longa sub israela blokado, estas hodiaŭ heroaĵo. UN, ekde 2015 eksplikis, ke Gaza Sektoro estos neloĝebla ekde la jaro 2020. La spertuloj avertas pri eksplodo de krizo, kio povus konduki al nova milito.

Kaj la ĵurnalisto Joanna Gill konkludas tiel: 2017 estas grava jaro por la Palestinanoj, ĝi markas dek jarojn da israela blokado, kaj 50 jarojn da okupacio de la palestinaj teritorioj. La tempo kaj la pacienco de la loĝantoj de Gazao elĉerpiĝas, ostaĝigitaj de la dividoj inter Hamaso kaj Fatah, kaj la diplomata implikaĵo koncerne la konflikton kun Israelo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }