Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mai 2017 2 30 /05 /mai /2017 10:13

30/05/2017

La represio de la registaro kontraŭ la manifestaciantoj okazigis centojn da mortintoj kaj milojn da arestadoj. Foto: Tiksa Negeri/Reuters. 

Yonatan Tesfaye, eks-porparolanto de la etiopia «blua partio», estis kondamnita la 25an de majo al ses jaroj kaj duono da malliberejo, fare de tribunalo de Adis-Abebo pro instigo al terorismo.

Yonatan Tesfaye, eks-porparolanto de la Samajaŭi (la »blua partio »), jam estis kulpigita pasintsemajne. Lia kondamno je ses jaroj kaj duono da malliberejo estis decidita ĉi-25an de majo.

Li estis arestita en decembro 2015, post kiam li akuzis la regantan koalicion, (la Demokrata Revolucia Partio de la Etiopia Popolo - DRPEP), ke «ĝi uzas perforton kontraŭ la popolo, anstataŭ pacan dialogon».

Laŭ la prezidanto de Samajaŭi, Jeŝiwas Asefa, Yonatan Tesfaye apelacios tiun kondamnon, elvokante sian rajton al esprimlibereco.

Kontraŭ-terorisma leĝo kaj urĝa stato

Yonatan Tesfaye riskis punon ĝis 20 jaroj da malliberejo, pro kontraŭ-terorisma leĝo, denuncita fare de la asocioj pri defendo de la homaj rajtoj, kiel rimedo por silentigi ĉian disidentecon.

Liaj komentoj estis publikigitaj en Fejsbuko, malmulte da tempo antaŭ la komenco de la popularaj manifestacioj de junaj Oromoj, la plej multnombra etno de la lando, kiu protestas kontraŭ projekto de plivastiĝo de la ĉefurbo Adis-Abebo, kiu laŭ ili okazigos amasan eksproprietigon.(Vidu ĉi-sube pri Omo Valo)

Tiuj manifestacioj, kiuj kaŭzis preskaŭ 700 mortintojn, estis perforte subpremitaj de la reĝimo. Ili kondukis la registaron, dekreti urĝan staton en oktobro 2016, kaj plilongigis ĝin je kvar monatoj en marto.    

07/03/2012: Etiopio : Omo valo : "survival" konstatas gravajn malobservadojn pri la homaj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-etiopio-omo-valo-survival-konstatas-gravajn-malobservadojn-pri-homaj-rajtoj-101039143.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }