Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mai 2017 4 25 /05 /mai /2017 11:44

25/05/2017

Miloj da personoj manifestaciis, merkredon, en Braziljo, postulante demision de la prezidento Michel Temer, celita de enketo pri koruptado. La registaro deplojadis la armeon por reakiri la kontrolon de la situacio.

Ŝtonĵetoj respondis al larmigaj gasoj, incendio okazis ĉe la ministrejo pri Agrikulturo, katedralo estis difektita… La forta mobilizado kontraŭ la brazila prezidento, Michel Temer, alpremita pro gravaj akuzoj de koruptado, semis kaoson, merkredon 24an de majo, en Braziljo. La registaro deplojadis la armeon por reakiri la kontrolon de la situacio en la brazila ĉefurbo.

«Nun, federalaj trupoj estas ĉi tie, en la palaco de Itamaraty, sidejo de la Ministrejo pri fremdaj aferoj, kaj aliaj trupoj alvenas por protekti ministrajn konstruaĵojn», anoncis la ministrejo pri Defendo, Raul Jungmann, dum gazetkunsido.

La kolizioj ekokazis, kiam la manifestaciantoj, kiuj postulas demision de la Ĉefŝtato, alfluadis al la centro de la brazila ĉefurbo, ĝis la prezidenta palaco Planalto: la polico ŝtopis la vojon uzante larmigajn gasojn, kelkaj kapuĉvestitaj manifestaciantoj rebatis per ŝtonĵetoj. Invadita de la protestantoj, kiuj «estigis incendion en salono», la ministrejo pri Agrikulturo estis evakuita dum la posttagmezo, laŭ ĝia gazetservo.

Dum tiu tago de manifestacioj, 49 personoj estis vunditaj, el kiuj unu per kuglo, sep personoj estis arestitaj, ok ministrejoj kaj la katedralo suferis pri difektaĵoj, laŭ la aŭtoritatoj.

«Malbona signo por demokratio»

Deplojadi la armeon en Braziljo «estas ekstrema aranĝo, kiu montras ke la registaro ne plu regas la situacion, tio estas malbona signo por nia demokratio», eksplikas Cesar, politika analizisto de la konsultkabineto Hold.

Tiu decido maltrankviligas eĉ la ĉefajn aliancanojn de la prezidento Temer, kiel Tasso Jereissati, prezidanto de la Partio soci-demokrata (PSDB). «La ĉeesto de trupoj ĉiam timigas nin», li memorigas, reference al la plumbaj jaroj de la milita diktaturo (1964-1985).

Celita de akuzoj pri koruptado, la prezidento provas kroĉiĝi al la potenco, evitante la forlason de siaj politikaj aliancanoj. La alvokoj al demisio multobliĝas de pasintsemajne, kiam sonregistraĵo estis publikigita, en kiu li ŝajne konsentas pri pago de subaĉetaĵoj. Forpuŝante firme tiun opcion, Michel Temer tamen estas minacita de ebla dispartigo de lia koalicio, dum enketo estis ordonita de la Ĉefkortumo, kaj ke pluraj mocioj estis deponitaj, en la celo akiri lian eksigon.        

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }