Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2017 6 06 /05 /mai /2017 13:57

06/05/2017

Bildo: CIMI/AFP/Arkivoj

En Brazilo, la konfliktoj en rilato kun la ekspluatado de la indiĝenaj teroj multobliĝas, kaj estas pli kaj pli perfortaj. Tiujn pasintajn tagojn, farmistoj eĉ detranĉis la manojn de indiano. Ili akuzas lin, ke li kontraŭleĝe okupas kultiveblajn terojn. Tiu plia agreso sekvas manifestacion de la indiĝena komunumo pasintsemajne antaŭ la Parlamento en Braziljo, kiu okazis por denunci la dividon de teroj kaj la senarbarigon, malfavore al ili.  

La atako estis perforta, kondukita de pli ol 200 sbiroj ligitaj al lokaj farmistoj, armitaj per maĉetoj kaj pafiloj, okazigante pli ol 13 vunditojn. La tribo Gamela, en la ŝtato Maranhão, Nord-oriento de Brazilo, estis celita. Ili eĉ detranĉis la manojn de unu el la indiĝenoj. Tri vunditoj plu estas en malbonega stato.    

Tion denuncas la "Indiana Misia Kongreso" (Cimi), organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj, ligita al la katolika kleriko. De du jaroj, la indianoj Gamela okupas terojn, el kiuj ili estis elpelitaj fare de la grandaj terproprietuloj dum la 1970aj jaroj, por efektivigi senarbarigon kaj instali gresejojn.

Tiujn lastajn jarojn, la perfortaj agresoj, celantaj estigi fuĝon de la indiĝenoj, multobliĝis en la tuta lando, ofte en plena nepuniteco. Pasintsemajne, centoj da Indianoj venintaj de ĉiuj triboj de Brazilo, manifestaciis antaŭ la Parlamento, en la ĉefurbo Braziljo. La protestado estis subpremita de la policistoj, dum la indiĝenoj deponis ĉerkojn antaŭ la Senato, por denunci la senarbarigon kaj la agroindustrion en Amazonio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }