Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2017 4 11 /05 /mai /2017 10:17

11/05/2017

La Ĉefkortumo konsentis pri mallongigo de la puno de paramilitista eks-agento, Luis Muina, kondamnita je dek tri jaroj da malliberejo pro forkaptado kaj torturo de opoziciuloj.

Centoj da miloj da Argentinanoj svingantaj la simbolajn blankajn kaptukojn de la Patrinoj kaj Avinoj de la placo de majo, defiladis merkredon vespere en Bonaero, kontraŭ la decido de la Ĉefkortumo, mildigi la punon de eks-torturisto de la diktaturo (1976-1983).

Merkredon 6an de majo, la plej alta jurisdikcio de la lando konsentis pri mallongigo de la puno de paramilitista eks-agento, Luis Muina, kondamnita je dek tri jaroj da malliberejo pro forkaptado kaj torturo de opoziciuloj dum la milita reĝimo.

Li profitis pri leĝo konata kiel «Du por unu», valida de 1994 ĝis 2001, ebligante duobligi ĉiun tagon trapasitan en provizora deteno, en la momento, kiam la puno decidita de la juĝo estas aplikata.

Tiu leĝo celis redukton de la karcera superloĝantaro, kaj neniu limito estis antaŭvidita, ĝi aplikiĝis jen al la komunaj deliktoj, jen al la krimoj kontraŭ la homaro. Luis Muina, kiu estis la unua profitanto de tiu leĝo, trapasis pli ol naŭ jarojn en malliberejo antaŭ ol esti juĝita.     

«30 000 malliberuloj malaperintaj»

Mardon, federala tribunalo deklaris la decidon «kontraŭkonstitucia», dum du aliaj torturistoj petis profiton pri la sama aranĝo. Tio estigis protestokriojn en tiu lando, profunde markita de tiu nigra paĝo de sia historio.

Merkredon, signo de emocio, la deputitoj kaj poste la senatanoj, alprenis leĝon en urĝeco, kaj unuanimece, kiu limigas la amplekson de la decido de la Ĉefkortumo. La kulpintoj pri krimoj kontraŭ homaro, ne plu profitos de la punreduktoj.    

En Bonaero, la konataj figuroj de la "Patrinoj kaj Avinoj de la placo de majo", el kiuj Estela de Carlotto, Lita Boitano kaj Taty Almeida, kiuj de kvardek jaroj postulas la veron pri la sorto de siaj malaperintaj gefiloj, alparolis la homamason per siaj sloganoj: «Sinjoroj juĝistoj, neniu plu kulpinto pri genocido en libereco. 30 000 malliberuloj malaperintaj!», ili skandis, akompanataj de kantistoj, aktoroj, futbalistoj kaj politikuloj de ĉiuj politikaj opinioj.

Similaj marŝadoj okazis ankaŭ en aliaj urboj de Argentino, kiel Neuquén, Kordobo kaj Rio Negro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }