Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 avril 2017 5 21 /04 /avril /2017 14:42
Foto IAN TIMBERLAKE/AFP: Dekduo da vjetnamaj policistoj ostaĝigitaj de koleraj terkultivistoj 

21/04/2017

En la vjetnama vilaĝo Đồng Tâm, situanta proksime de Hanojo, almenaŭ deko da policistoj estas ostaĝigitaj de ses tagoj, fare de koleraj terkultivistoj, kiuj protestas kontraŭ konfisko de siaj teroj fare de la armeo. Kvankam je la komenco la aŭtoritatoj petis trankvilon, kaj de la loĝantoj, ke ili intertraktadu, ili nun decidis uzadi forton.

En Vjetnamio, la vilaĝo Đồng Tâm, izolita kaj ĉirkaŭita, pretiĝas alfronti la policistojn. La 20an de aprilo, la streĉiteco altiĝis je unu grado, kiam la loĝantoj, kiuj ostaĝigis dekduon da policistoj, rifuzis renkonti la prezidanton de la popolkomitato de Hanojo, la ĉefurbo.

Tiu ĉi proponis diskuti pri solvo de la krizo, ne en la vilaĝo mem, sed en la kantona ĉefurbo, 17 kilometrojn for de ĝi. Pro timo de arestado fare de la polico, la loĝantoj do restadis hejme.

Laŭ la fotoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj, improvizitaj barikadoj estis starigitaj en pluraj strategiaj lokoj de la vilaĝo. La loĝantoj ŝajne ankaŭ ĵetis oleon, kaj minacis ekflamigi la konstruaĵon, en kiu la ostaĝoj estas detenitaj.

Disvastiĝo

Je origino de ilia kolero: la aranĝo decidita de la aŭtoritatoj pri akaparo de kelkaj terpecoj de la vilaĝo, profite al la armeo.

En Vjetnamio, la tero estas proprieto de la Ŝtato, kiu ne hezitas eksproprietigi la terkultivistojn, kontraŭ monkompenso kelkfoje bagatela, dum la loĝantoj perdas siajn vivteniĝojn.

En lando, kiu severe kontrolas liberesprimon, la ribeloj estas maloftaj. Sed pro malespero, kelkaj loĝantoj ne hezitas defii la aŭtoritatojn. En 2012, en fama afero, fiŝkaptisto, kiu vundis sep policistojn, estis poste kondamnita je kvin jaroj da malliberejo.

La aŭtoritatoj deziras eviti, ke tiaj eventoj disvolviĝu. Ĉi-20an de aprilo, ankaŭ terkultivistoj de alia vilaĝo situanta apud Hanojo, en la provinco Bắc Ninh, ribelis. Centoj da kontraŭ-ribelaj policistoj estis tuj senditaj surloken.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }