Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2017 4 20 /04 /avril /2017 09:07

20/04/2017

Foto REUTERS/Christian Veron: Merkredon 19an de aprilo en Karakaso, «La patrino de ĉiuj manifestacioj», laŭ la esprimo de la opozicio.

En Venezuelo, la opozicio al la prezidento Maduro, kiu kolektiĝas por la sesa fojo de post la komenco de la monato, amase defiladis merkredon 19an de aprilo sur la stratoj de Karakaso. Ĝi asertis, ke tiu kolektiĝo estos la «patrino de ĉiuj manifestacioj», postulante anticipajn balotojn, kaj respekton de la Parlamento, la sola institucio, kiun ĝi kontrolas. Tri personoj estis mortigitaj dum tiuj manifestacioj. La ĉefo de la opozicio, Henrique Capriles, alvokis al nova tago de mobilizado ĉi-20an de aprilo.

La opozicio alvokis siajn subtenantojn grupiĝi en dekduo da rendevulokoj, antaŭ ol konverĝi al la sidejo de la "rajto-defendanto", kiu garantias la homajn rajtojn en la lando. Manifestaciantoj blokadis grandan vojon de Karakaso, kriante «For la diktaturo» kaj «For Maduro». En aliaj kvartaloj de la urbo, la polico intervenis per plorigaj gasoj.

Adoleskanto 17-jara, vundita per kuglo ĉe la kapo ĉi-merkredon, mortis laŭ informfonto de la malsanulejo. Li estis viktimo de pafoj de nekonatoj, kiuj cirkulis per motorciklo. Ili ankaŭ ĵetis plorigajn gasojn al manifestaciantoj.

Ankaŭ virino 23-jara, estis mortigita per pafo en la kapon en San Cristóbal (Okcidento). La NRO Provea indikis, ke ŝia morto okazis «kadre de la manifestacioj» 

Aliparte,  la aŭtoritatoj anoncis ankaŭ la morton de membro de la Nacia Gvardio, mortigita de manifestaciantoj en San Antonio de los Altos, en la Ŝtato de Miranda, norde de la lando. Laŭ la "Defendanto de la popolo", tiu serĝento de la polico «estis mortpafita de tiraljoro». Ankaŭ kolonelo estis vundita.

Marŝadoj okazis ankaŭ en la tuta lando, postulante balotkalendaron, ĉesigon de la represiaj aranĝoj kontraŭ manifestaciantoj, kaj respekton de la laboro de la Kongreso, en kiu la opozicio estas plimulta.        

De pli ol du semajnoj, la kontraŭ-Maduro-uloj lanĉis kampanjon kontraŭ la posteulo de Hugo Chavez, akuzata pri diktatura emo kaj nekompetenteco. Kaj la opozicio jam alvokis al nova marŝado ĉi-ĵaŭdon 20an de aprilo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }