Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 avril 2017 5 14 /04 /avril /2017 09:41

14/04/2017

Ŝi defiis la ĉefon de la movado, dum ĝia grupo agresis vualitan virinon.

La manifestacio de la "English Defence League", ekstremdekstra kontraŭ-islama grupeto en Birmingamo kaj Unuiĝinta Reĝlando estas memorinda. Ne pro ĝia sukceso, sed pro la simbola bildo el tiu grupigo. Sabaton 8an de aprilo, la marŝado efektive kolektis nur kvindek personojn sur la stratoj de la dua urbo de Anglio, .

Tiu foto ja ekfuroris. Junulino estas videbla, Saffiyah Khan, videble ridetanta kaj trankvila,  fronte al  Crossland – la ĉefo de la movado – evidente kolera. Kaptis tiun scenon Joe Giddens, fotisto en la "Agentejo Press Association". Tiu foto fariĝis simbolo pro la kontrasta sinteno de ambaŭ protagonistoj.

Laŭ pluraj britaj amaskomunikiloj, la frontalfronto okazis, kiam Saffiyah Khan intermetis sin por protekti vualitan virinon, agresitan de kelkaj manifestaciantoj. «Mi estis tie, kun kelkaj amikoj por prigardadi, ĉar la islamanoj kaj la kolorhaŭtaj homoj ofte estas agresataj. Nenio okazis, ĝis kiam vualita virino krias «rasistoj»», ŝi eksplikas en la ĵurnalo Birmingham Mail.

De tiam, The Guardian kunigis Saffiyah Khan, kaj la junulinon, kiun ŝi protektis, Saira Zafar. En la video - ĉi-sube – ili interparoladas unuafoje de post la manifestacio.

Ili ambaŭ primemoras la ĉi-sabatan eventon, kaj poste laŭdas sian urbon. Birmingamo «tute kontraŭas tion, kion vehiklas EDL», eksplikas Saira Zafar, kiu iris surloken por denunci la islamofobian karakteron de la manifestacio.

Du kuraĝaj teniĝoj, salutataj de la retanoj kaj de la brita muzikgrupo The Specials. La franca ĵurnalo Libération mencias, ke la muzikistoj invitis Saffiyah Khan al sia koncerto. Ŝi ja surhavis t-ĉemizon kun ilia figuraĵo dum la interpuŝiĝo.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }