Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 avril 2017 7 09 /04 /avril /2017 13:48

09/04/2017

Bildo: familio de sud-sudanaj delokitoj rifuĝas en Lamwo post ilia forlaso de la urbo Pajok, aliflanke de la landlimo. © REUTERS/James Akena

La krizo en Sud-Sudano ŝajnas pli kaj pli akra. La "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj" (AKUNR) informas, ke pli ol 6 000 homoj fuĝis la konfliktojn, por rifuĝi norden de Ugando, en la urbo Lamwo. Surloke, la personoj mankas je ĉio. La homhelpantoj provas fronti tiun situacion, dum la bataloj ŝajne daŭradas en Sud-Sudano.    

Ili fuĝis kun preskaŭ nenio: kelkaj havis nur la tempon kunpreni sakon de vestaĵoj. En Lamwo, la rifuĝintoj ricevas flegadon de la humanitaraj organizaĵoj. Ili ricevas interalie energidonajn stangetojn, kiel nutraĵon. Laŭ la AKUNR, kiu helpas ilin, tiuj personoj esprimas vastajn bezonojn: akvon, nutraĵon, hejmon…  estas do necese malfermi novan kampadejon por fronti la alfluon de homoj.

«Laŭ la rakontoj de la rifuĝintoj, tiu atako estis kondukita de la registara armeo. Ci-momente, homoj plu alvenas. Mi vidis personojn kun siaj pakaĵoj sur bicikloj. La krizo do daŭras, kaj la homoj plu alvenas al Ugando», mencias Rocco Nuri, porparolanto de la AKUNR en Ugando.

Estas malfacile, akiri tre precizajn informojn pri la situacio ĉirkaŭ Pajok. Atestantoj rakontas, ke ili vidis, komence de la semajno, tankojn de la registara armeo eniri en la urbon por elpeli la ribelantojn. Daniel Dickinson, la porparolanto de la "Misio de la Unuiĝintaj Nacioj en Sud-Sudano" (Minuss) konfirmas, ke la alfrontiĝoj daŭras. Tiu respondeculo bedaŭras, ke la "Minuss" havis tre malfruan alireblecon al la areo, «malhelpante ĝin tute plenumi sian mision de protektado de la civiluloj».       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }