Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2017 7 23 /04 /avril /2017 14:02

23/04/2017

Miloj da personoj manifestaciis en Londono, kaj en la tuta mondo, por subteni la usonajn sciencistojn en ilia mobilizado, celanta defendi la esploradon, kiu laŭ ili estas minacita de post la alveno de Donald Trump ĉe la Blanka Domo. 

Ĉirkaŭ dek mil personoj defiladis en Berlino ĝis la Brandburga pordego.

Pli ol 500 marŝadoj por la scienco okazis en la mondo, interalie en Parizo kaj en Nov-Zelando, Ĉilio kaj pluraj usonaj urboj.  

Laŭ Chloe Marie Lucas, klinikista psikologo en Novjorko: «La ideoj sugestitaj de la administrado estas tiel danĝeraj, ke ŝajne ilia intenco estas nia detruado. Neniu signo aperas, ke ili havas ian ajn intereson por la bonstato de la publiko aŭ de la planedo.» 

La manifestaciantoj bedaŭras, ke la publika debato tro ofte ignoras la sciencajn faktojn, kiuj to ofte estas anstataŭigitaj per ideologiaj kredoj.

Laŭ Andres Couve, prezidanto de la ĉilia societo pri ĉelbiologio: «Ni manifestacias, ĉar la usona registaro reduktis la financadon de la esplorado, kaj ĉefe ne agnoskas la pruvojn, aparte pri la klimata ŝanĝo, kaj por ĉio, kiu koncernas la publikajn politikojn.»    

La prezidento Donald Trump reagis sabaton en sia tviterpaĝo asertante, ke li defendas «rigorecan sciencon», kun «ekonomia kreskado kaj mediprotektado» kiel celo.  

http://fr.euronews.com/2017/04/23/500-marches-pour-la-science-a-travers-le-monde

https://www.youtube.com/watch?v=_fLKfK_F3Vw

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }