Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 avril 2017 2 11 /04 /avril /2017 09:00

11/04/2017

Senigitaj je ĉia resurso, la terkultivistoj de Tamilnado okupas la centron de Nov-Delhio por atentigi la registaron de la Ĉefministro Modi pri la memmortigoj, kiuj multobliĝas.

Ili deziras esprimiĝi en la nomo de la mortoj. Pli ol 170 terkultivistoj manifestacias de post la 14a de marto sur la placego Jantar Mantar, la astronomia observejo situinta kore de Nov-Delhio. «Ili svingas homajn kraniojn, prezentitajn kiel tiujn de la terkultivistoj, kiuj memmortigis pro la sekeco, kiu plagas la sudon de Barato, la plej terura dum tiuj cent kvardek pasintaj jaroj. Pro tio, ili troviĝas nun sen resursoj», raportas la semajna ĵurnalo India Today.

«Vidu kial ni luktas!»          

Menciante, ke pli ol cent memmortigoj bedaŭrinde okazis en monato, la tamilaj terkultivistoj, kiuj komence provis bloki la enirejon de la rezidejo de la Ĉefministro, Narendra Modi, petas de la registaro trovi solvon al ilia ŝuldoŝarĝo.  

Lundon 27an de marto, ili agadis denove, pozante antaŭ la ĵurnalistoj kaj fotistoj, kun vivantaj musoj inter la dentoj. «La ideo estas montri, ke ili estas devigataj nutri sin per ronĝuloj», eksplikas la ĵurnalo Hindustan Times. «Vidu kial ni luktas, ne kiel ni luktas!» admonis unu el la manifestaciantoj al la aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }