Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 avril 2017 1 24 /04 /avril /2017 07:48

24/04/2017

Dum la kvar lastaj jaroj, la federala registaro de Somalio atakis la Nacian Unuiĝon de la somaliaj ĵurnalistoj (NUSOJ) kaj la Federacion de la somaliaj sindikatoj (FESTU), ĉar tiuj sindikatoj rifuzas la kontrolon de la registaro. Tiu ĉi malpermesis la sindikatajn kunsidojn de NUSOJ en  Mogadiŝo, altrudis ne-sindikatanojn, kiel estrojn de FESTU kaj NUSOJ, timigis la sindikatajn gvidantojn kaj sindikatanojn, inkluzive pere de arestadoj kaj  vojaĝlimigo. La registrado de la statutoj de la sindikatoj estis rifuzitaj en la celo konservi al ili kontraŭleĝan staton. La plej altrangaj juĝistoj estis maldungitaj, ĉar ili prenis decidon favoran al la sindikato en 2016. FESTU ne rajtas reprezenti la laboristojn dum la tripartaj intertraktadoj.      

La Ĉefkortumo de Somalio kaj la IOL internaciskale agnoskis la reprezentecon de NUSOJ kaj FESTU, ankaŭ la registaro devas agnoski ilin, kaj ĉesigi la represion kontraŭ tiuj sindikatoj.

Retmesaĝo:

Mi petas de vi, ke vi intervenu ĉe la Federala Registaro de Somalio, por ke ĝi respektu la internacian juron, efektivigante la tutan decidon de la IOL pri la kazo 3113 pri Somalio, aprobita de la 328a sesio de la Administrada konsilio de la Buroo de la IOL, kaj ĉesigu timigon de la ĵurnalistoj, membroj kaj gvidantoj, de la  Nacia Unuiĝo de la somaliaj ĵurnalistoj (NUSOJ) kaj de la nacia sindikata centro, Federacio de la somaliaj sindikatoj (FESTU).

Partnerece kun la Nacia Unuiĝo de la somaliaj ĵurnalistoj (NUSOJ).

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }