Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2017 4 06 /04 /avril /2017 19:55

06/04/2017

Mardon 4an de aprilo, pli ol 60 civiluloj mortis en la regiono de Idlib (100 laŭ kelkaj informfontoj), en Ĥan Ŝejĥun, post bombadoj per kemiaj armiloj, kondukitaj de la reĝimo de Asad kaj ties aliancanoj.

De post la akordo Usono-Rusio en 2013, pri «detruado de la kemiaj armiloj», la masakroj kondukitaj de la reĝimo, kaj de ties aliancanoj daŭradis kaj estis plenumitaj per ĉiaj armiloj. De post la komenco de la revolucio, kiu pace komenciĝis en 2011, la represio, la bombadoj kaj armitaj alfrontiĝoj okazigis pli ol 320 000 mortintojn, laŭ UN. Tiu nombro fakte estas certe duoble aŭ trioble pli grava, enkalkulante la malaperintojn, kaj la mortintojn pro manko de nutraĵoj kaj flegado.

Pli ol neniam, ni postulas:

  • Tujan haltigon de ĉiuj bombadoj en Sirio!
  • Tujan haltigon de ĉiuj sieĝoj!
  • Tujan liberigon de ĉiuj politikaj malliberuloj!
  • Foriro de ĉiuj fremdaj armeoj el Sirio!
  • Internacia mobilizado por humanitara helpo kaj akcepto de la rifuĝintoj!

Nek Asad, nek IŜ! La siria popolo, kaj nur ĝi, rajtas decidi pri sia propra sorto. La postuloj de la siria popolo por tuja kaj senkondiĉa foriro de Asad kaj fino de lia reĝimo, estas legitimaj.

http://aveclarevolutionsyrienne.blogspot.fr/2017/04/assez-de-massacre-rassemblement-le-6.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }