Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2017 7 02 /04 /avril /2017 16:35

02/04/2017

Bildo: Ekspozicio pri torturo en Sirio ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. 

«Tuta Sirio fariĝis torturĉambro, loko de sovaĝa teruro kaj de absoluta maljusteco». Tio estas la konkludo de la "Konsilio de la Homaj rajtoj de UN", koncerne la troloĝigitajn malliberejojn de Sirio. Viroj, virinoj, infanoj, senkulpuloj, mortas sub torturo. Laŭ enketo de UN, Baŝar al Asad kulpas pri «ekstermoj kaj krimoj kontraŭ homaro».

«Garantii justicon, starigi la veron kaj ripari, ĉio ĉi okazos, se la siria popolo deziras repaciĝon, eksplikas Zeid Ra’ad al-Hussein, alta komisaro de UN por la Homaj rajtoj. Mallibereco plu estas la ĉefa demando en Sirio, kaj estas decidiga por atingi politikan akordon».

Zeid Ra’ad al-Hussein postulas haltigon de la torturoj, aŭ almenaŭ informojn por iliaj familioj. La siria registaro dementas tiujn akuzojn. Laŭ la enketkomisiono de UN, la siria armeo ankaŭ plenumis militkrimon, bombadante akvofonton fine de decembro.

La akvofonto, situinta en Wadi Barada, ribela loko, ne estis infektita de la opozicio, kiel asertis la reĝimo.

Ĝi senigis je akvo pli ol 5 milionojn da personoj.

Alia krimo imputita al la siria aŭ rusia aviado: la bombado de la sidejo de la "Ruĝa Kruco" en Idlib, en februaro. Kaj la uzado de kloro ĉirkaŭ Damasko kaj Idlib         

La 15an de marto, la siria milito komencis sian sepan jaron.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }