/image%2F0553642%2F20221206%2Fob_4c11b0_danghero.jpg)
15/04/2017
"Greenpeace" alarmas. Tajgo perdas po 2,5 milionojn da hektaroj da arbaro jare. Ĉefe en Rusio, tiuj praaj arbaroj estas apenaŭ protektataj, kaj ilia malapero minacas la medion kaj la surlokan loĝantaron. Kelkaj ekspluatistoj estas akuzataj de la NRO.
Unu el la plej grandaj naturaj areoj en la mondo
Kun surfaco de 16 milionoj da kvadrataj kilometroj, Tajgo el la norda hemisfero, kiu estas la plej vasta arbara areo sur la planedo, reprezentas pli ol duonon el la praaj arbaroj de la Tero. Ĉeestanta sur tri kontinentoj, tiu arbaro el norda hemisfero vastiĝas de Alasko ĝis la nordo de Hokajdo, en Japanio. Ĝi enhavas gigantan biodiversecon koncerne faŭnon kaj flaŭron. Tiuj esencaj arbaroj, kiuj konsistas el betuloj, piceoj, larikoj kaj salikoj, kaj kapablas stokadi grandajn kvantojn de karbono, malaperas. Tiaj arbaroj havas aliparte la specifecon, ke ili rezistas al la klimataj ŝanĝoj. La faŭno, kiu konsistas el alkoj, boacoj, linkoj, lupoj, brunaj ursoj aŭ la lastaj sovaĝaj nordaj cervoj estas grave minacataj, same kiel la indiĝenaj loĝantoj, kiuj estas tute ignorataj, bedaŭras "Greenpeace". Rusio, kaj interalie la arbaro Dvinsky, aparte zorgodonas. Tiu lando, kiu entenas 60% el la arbaroj de la norda hemisfero, estas la plej tuŝata de la senarbarigo.
Ekologia katastrofo
Okaze, se nenio estas farita, "Greenpeace" antaŭvidas malaperon de la norda arbaro Dvinsky post dek jaroj. 30 000 hektaroj de koniferoj de tiu arbaro estas jam dehakitaj de post la jaro 2000. Pluraj akordoj tamen estis traktitaj inter la NROj kaj la forstaj kompanioj, sed hodiaŭ la arbaro Dvinsky ne ankoraŭ estas protektata. Por tuta Rusio, en 13 jaroj, 7,2% el la naturaj arbaroj estis dehakitaj, t.e po 1,4 milionoj da hektaroj jare. Tio reprezentas pli ol duonon el la 2,5 milionoj da hektaroj malaperintaj ĉiujare en Tajgo. Kanado samtempe perdis 964 000 hektarojn (4,5%) kaj Alasko 191 000 hektarojn (5,9%).
Kaj la situacio ne boniĝas. Fakte, la societo "Pomor Timber", jam ĉeestanta en la regiono, eĉ planas konstruadon de plia segejo en la distrikto Arĥangelsko, kie troviĝas la arbaro Dvinsky. Tiu nova segejo povus tiam «engluti» po 1,3 milionon da kubaj metroj da trunkoj de koniferoj jare.
Ekspluatistoj akuzataj
La rusia ekspluatisto "Pomor Timber" ne estas la sola, kiu estas akuzata de la usona NRO.
Arĥangelsko Pulp & Paper Mill kaj la grupo Titan, kiu jam konsumas po 4,5 milionojn da kubaj metroj jare, eĉ deziras plialtigi la provizadon de ligno por ilia uzino de paperpasto. "Greenpeace" mencias en sia raporto, ankaŭ la nomojn de kelkaj gravaj klientoj, kiuj surmerkatigas en Okcidenta Eŭropo, lignon por la konstruado de domoj, terasoj, saŭnejoj, paneloj vendataj en bazaroj, aŭ por fabrikado de pakaĵoj.
La NRO petas de ili, «dispartigi sin de siaj liverantoj implikitaj en la detruado de la arbaroj de la norda hemisfero» aŭ instigi ilin, ke ili ĉesigu siajn dehakojn, «respektu la rajtojn de la indiĝenaj popoloj, kaj publikigu la mapojn de iliaj forstaj ekspluatejoj».
Nur 2,8% el la arbaroj de la norda hemisfero estas oficiale protektataj, kontraŭ 27% el la sudaj arbaroj kaj 11% el la arbaroj de milda klimato.
Rusio tamen engaĝiĝis atingi la celojn de la konvencio de Ajĉi, antaŭvidanta interalie, ke «antaŭ la fino de la jaro 2020, la ritmo de malkresko de ĉiuj naturaj ŝirmejoj, inkluzive de la arbaroj, estos minimume duonigita».