Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 avril 2017 2 04 /04 /avril /2017 19:04

04/04/2017

Bildo: Manifestacio kontraŭ la konstitucia amendo, kiu ebligus reelekton de prezidento en Paragvajo. Asunciono, la 2an de aprilo 2017. REUTERS/Marcos Brindicci.

En Paragvajo, la morto de la prezidanto de opozicia partio revigligis la streĉitecon en Asunciono, ĉefurbo de tiu malgranda lando de Sud-Ameriko.

Dum la nokto de vendredo ĝis sabato, Rodrigo Quintana, 25-jara estis pafmortigita dum polica sturmatako en la sidejo de lia partio.

Same kiel multaj aktivuloj, la junulo protestis kontraŭ la projekto de reformo de la Konstitucio, kiu ebligus reelekton de la prezidento de Paragvajo.  

Vendredon vespere, pluraj dekoj da rompistoj kaptis la okazon de manifestacio por frakasi parton de la Parlamento, kaj flamigi la fasadon de la konstruaĵo.

Tiuj perfortoj estis severe subpremitaj, kaj ŝajne en tiu kunteksto, la ĉefo de la partio de la junaj liberaluloj estis mortigita, post kiam manifestaciantoj rifuĝis en la sidejo de la partio.

Dumnokte, la prezidento Horacio Cartes lanĉis alvokon al trankviliĝo, kaj kvalifis la manifestaciantojn je «barbaroj».   

Post 45 jaroj da diktaturo, la manifestaciantoj rifuzas la nuligon de la principo de unika mandato starigita en 2012. Principo, kiu povus esti reviziita fare de la politika medio. La reformo estos submetita al referendumo.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }