Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2017 5 28 /04 /avril /2017 07:43

28/04/2017

Ĉu refoje la kaptilo de la „utila voĉo” ? - Serge HALIMI

En la unua baloto de la franca prezidantelekto, la 23-an de aprilo 2017, dek unu kandidatoj konkuras kun tre malsamaj opinioj. Tiu plureco estis parte eklipsita de justicaferoj kaj de la graveco, kiun la komunikiloj dediĉis al la senĉesa teatro de la sondaĵoj. Tamen la percepto de la profunde kontraŭdemokratia naturo de la francaj kaj eŭropaj institucioj disvastiĝas en la mensoj. Sed la traduko de tiu nova konscio en elektajn rezultojn povas devojiĝi en la kaptilon de la „utila voĉo”, kiu elektus (...)

http://eo.mondediplo.com/article2472.html

„La Imperio de la Spionado” : la batalo por la rajtoj de la civitanoj en la cifereca erao - Ignacio RAMONET

„Hodiaŭ ĉiuj usonanoj estas spionataj” Edward Snowden En nia ĉirkaŭaĵo vagadas Big Brother (granda frato), kiu volas scii ĉion pri ni kaj nin klasifiki surbaze de niaj „eventualaj danĝeroj”. Ĉi tiu kompleta spionado estis ĉiam la granda tento de la trudemaj potencoj. Tiusence kelkaj pasintaj reĝimoj definitive restis ligitaj al sekretaj entrudoj en la vivo de la homoj. Ni pensas ĉefe pri la hitlera III Reich kaj pri la stalinisma ŝtato. En sia novelo „1984” George Orwell mokis ĉefe ĉi tiun regnon. En (...)

http://eo.mondediplo.com/article2482.html

Stumpigitaj parlamentoj - Anne-Cécile ROBERT

KIEL EBLAS trudi liberkomercan traktaton evitante la demokratiajn instituciojn de la koncernataj landoj ? La gvidantoj de la Eŭropa Unio por tio disponas pri impresa paletro da rimedoj. En la traktadoj pri la granda transatlantika merkato (GTM, ankaŭ konata sub la franca akronimo AECG aŭ angla TAFTA) jam estis uzataj kelkaj el ili : la principo de la „sekreto de intertraktadoj” ekzemple ebligis teni la civitanojn kaj iliajn delegitojn dum longaj monatoj en senscio, ĝis kiam la mandato pri (...)

http://eo.mondediplo.com/article2479.html

Post la usonaj frapoj en Sirio - Michael KLARE

Komencitaj la 7-an de ĉi aprilo kiel reprezalio al mortiga ĥemia atako atribuita al la reĝimo de Damasko fare de la plej multaj membroj de la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝinta Naciaro, la raketoj lanĉitaj de usonaj militŝipoj kontraŭ aerbazo en Sirio estis prezentitaj de la komunikiloj kiel la unua „vera” milita ago de la prezidanto Donald Trump ekde lia eniri en la Blankan Domon. La infero de la kvindek naŭ raketoj Tomahawk ne klaseblas kiel afereto, pro la substancaj – kvankam ne katastrofaj – (...)

http://eo.mondediplo.com/article2481.html

La kanonŝipo, franca pasio - Philippe LEYMARIE

La prezidanto Hollande dum sia mandato sendis trupojn sur multajn malfacilajn terenojn. Ĉu vere estas ilia rolo tiom ofte anstataŭi la diplomatojn ? Tiu, kiu sukcedos lin devos mezuri la koston de tiuj enmiksiĝoj, tiel rilate al armeaj elspezoj, kiel rilate al la bildo de Francujo. « MI VERŜAJNE travivis la plej gravan tagon de mia politika vivo », konfesis s-ro François Hollande la 2-an de februaro 2013, fine de ĝoja tago en Gao kaj en Timbuktuo, post la unuaj armeaj sukcesoj de la operaco « (...)

http://eo.mondediplo.com/article2478.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }