Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 avril 2017 3 19 /04 /avril /2017 12:08

19/04/2017

La madagaskaraj dokistoj luktas por siaj rajtoj. Ili estis maldungitaj, ĉar ili aniĝis al sindikato por lukti kontraŭ malstabila laboro, danĝeraj laborkondiĉoj, kaj malaltaj salajroj. En marto, sindikatoj el la tuta mondo sendis leterojn al la madagaskara konsulejo, petante justecon por tiuj laboristoj, kaj ilian reenpostenigon. Centoj da aliaj homoj transmetis la retmesaĝon rekte al la registaro de Madagaskaro, admonante ĝin respekti siajn lokajn leĝojn pri la laboro, kaj defendi la rajtojn de la laboristoj. La 3an de aprilo 2017, la ITF, la SCI kaj la sindikato de la laboristoj SYGMMA, deponis plendon ĉe la OIT en la nomo de la 43 dokistoj.

Subtenu la madagaskarajn dokistojn kaj sendu retmesaĝon al la ministrejo de la Laboro por instigi ĝin apliki la lokajn leĝojn pri la laboro, kaj reenpostenigi tiujn laboristojn.

Retmesaĝo:

Via Ekscelenco,

Mi skribas subtene al la 43 dokistoj de la haveno de Toamasina, kiuj estis maljuste maldungitaj, ĉar ili aniĝis al la Ĝenerala Mara Sindikato de Madagaskaro (SYGMMA). Tiuj laboristoj luktis por akiri ĉesigon de malstabila laboro, malaltaj salajroj, kaj danĝeraj laborkondiĉoj en la haveno. La SYGMMA ekzuzis ĉiujn lokajn provojn, por ke la sindikato estu agnoskita en la haveno de Toamasina, kaj ke la laboristoj estu reenpostenigitaj. SMMC plurfoje rifuzis renkontiĝon kun la sindikato kaj la regiona laborinspektado, por intertraktadi pri ilia afero. La SMMC ne respektas la decidon de la Ĉefkortumo en 2014, kiu agnoskis la rajton de SYGMMA organiziĝi en la haveno de Toamasina.

Neniu al la 43 laboristoj, maldungitaj pro sindikata aktiveco estis reenpostenigitaj. Mi petas de la madagaskara registaro, ke ĝi respektu sian engaĝiĝon koncerne konvenciojn de la OIT, starigu ĉiujn necesajn aranĝojn, ke la 43 laboristoj estu reenpostenigitaj, kaj ke SYGMMA estu permesata organiziĝi en la haveno de Toamasina, konforme kun la madagaskara laborkodo.             

Sincere,

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transportlaboristoj, tutmonda federacio de 690 sindikatoj reprezentanta pli ol 4,5 milionojn da transportlaboristoj en 153 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }