Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 avril 2017 3 12 /04 /avril /2017 12:37

12/04/2017

La IOM denuncis mardon ekzistadon de veraj «sklavmerkatoj» en Libio, kie la migrantoj estas vendataj kontraŭ 200 ĝis 500 dolaroj.

«Vi iras al la foiro, kaj vi povas aĉeti migranton kontraŭ 200 ĝis 500 dolaroj», kaj uzadi ĝin por «viaj laboroj», deklaris al la amaskomunikiloj, la ĉefo de la misio de la IOM en Libio, Othman Belbeisi, dum vizito en Ĝenevo. «Post via aĉeto, vi repondecas pri tiu persono. (…) Kelkaj el ili forfuĝas, aliaj restadas en servuto», li aldonis.

En komunikaĵo, la IOM, agentejo ligita al "Unuiĝintaj Nacioj" eksplikas, ke ĝia personaro en Libio kaj Niĝero kolektis «ŝokajn» rakontojn de migrantoj, kiuj priskribis ekzistadon de «sklavmerkatoj», en kiuj centoj da viroj kaj virinoj estas vendataj. Tiuj personoj estas precipe vendataj sur publikaj placoj aŭ en garaĝoj. Ili estas «publike vendataj, sidantaj surgrunde», eksplikis porparolanto de la IOM, Leonard Doyle

En komunikaĵo, la IOM mencias la teruran ateston de senegala migranto, kies nomo ne estis publikigita. Tiu viro unue pagis ĉirkaŭ 320 dolarojn al homŝakristo por atingi Libion, forirante de Agadez, en Niĝero. Post du tagoj en la dezerto, per ajnagrunda veturilo kondukita de ŝoforo, li atingis Sabhan, sud-okcidente de Libio. Lia ŝoforo tiam asertis, ke li ne estis pagita de la «homŝakristo», kaj transportis la Senegalanon en «sklavmerkaton»

Laŭ la IOM, migrantoj de Afriko sude de Saharo, estas aĉetataj kaj vendataj en tiu foiro, situinta en parkumejo, fare de Libianoj, helpataj de Gvineanoj kaj Niĝerianoj, kiuj laboras por ili.

Post vendado, la senegala migranto estis kondukita en diversajn lokojn, kvazaŭajn «malliberejojn», en kiuj la migrantoj estas torturataj, dum la rabistoj postulas de iliaj familioj pagon de elaĉeta mono, interŝanĝe kontraŭ ilia libereco. Tiu Senegalano poste sukcesis labori por la rabistoj, kiel tradukisto. Li tiamaniere evitis pli da draŝadoj. Laŭ atestoj kolektitaj de la OIM, la virinoj fariĝas sekssklavinoj.

«La situacio estas katastrofa. Ni ankaŭ scias, ke la migrantoj kaptitaj de la homŝakristoj suferas pri kutima malsato, seksaj ekscesoj, kaj eĉ murdoj», indikis la direktoro de la urĝaj operacoj de la IOM, Mohammed Abdiker, en la komunikaĵo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }