05/04/2017
Foto: Moises Saman por "The New York Times"
Tiuj viroj kaj virinoj revenas de infero. La infero de la koncentrejoj por nord-afrikaj migrantoj. 169 el ili eniris en Gambion dank’ al la klopodoj de la registaro kaj de la "Internacia Organizaĵo por la migradoj". Post terura trairado de la dezerto, esperante pli bonan vivon en Eŭropo, plejparte el tiuj migrantoj estis haltigitaj en Libio kaj enfermitaj en tiuj koncentrejoj. Ili restadis tie plurajn monatojn, sub la jugo de milicoj kaj reto de senskrupulaj trapasigistoj, en nehumanaj kondiĉoj.
Traktataj kiel hundoj
«Ili pafas en la krurojn de la homoj, en la kapon, ien ajn, atestas Faramu. Ili mortigas nin sen kialoj, kiel hundojn. La hundoj havas pli da valoro ol la nigruloj. En tiuj malliberejoj, estas nur nigruloj. Ili estas ĉiutage frapataj, ne havas nutraĵojn, tio estis ege malfacila periodo.»
«Ĉi-vespere, mi festos, dank’ al Dio, por kelkaj el miaj amikoj, kiuj mortis antaŭ miaj okuloj, kelkaj estis vunditaj, per kuglo. Miaflanke, mi elturniĝis, mi nur estis frapitaj, kaj miaj vundoj de tiam resaniĝis », rakontas Mulu.
Hangaroj por homoj
La NRO "Kuracistoj sen landlimoj", denuncas «hangarojn por homoj», kie «la homoj estas perfortataj, ekspluatataj, venditaj… », «sub la arbitro de iliaj provosoj». Laŭ la NRO, tiu solvo estas tute neadaptita al Libio, lando kiu spertas plenan kaoson.

