Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2017 6 08 /04 /avril /2017 13:46

08/04/2017

Rajendra Pevekar estas viktimo de la tutmonda industrio de asbesto. Lia patro laboris en entrepreno pri asbesto. Konsekvence, li kaj lia patrino suferas nun pri malsanoj en rilato kun asbesto, post nerekta submetiĝo. Rajendra esprimiĝos en la nomo de la 107 000 personoj, kiuj mortas ĉiujare pro la malsanoj ligitaj al asbesto. En majo, la kunsido de la Konvencio de Roterdamo okazos en Ĝenevo, kaj Rajendra frontos reprezentantojn de landoj, kiuj malhelpas la aldonon de asbesto en la liston de danĝeraj kemiaj produktaĵoj.

En la dek lastaj jaroj, rekomendo por enskribi la krizotilan asbeston en la "Konvencion de Roterdamo", estis blokita de kelkaj landoj, kiuj profitas de ties eksportado. Tio devas halti. Por solvi tiun problemon, grupo de 12 afrikaj landoj proponis amendon en la balota sistemo. La amendo antaŭvidas metodon de plimulta voĉdono je 75%, kiam interkonsento ne eblas. Tio ebligus registri la danĝerajn kemiajn produktaĵojn, anstataŭ kontraŭstari per vetoo. La amendo igos la balotan procezon kongrua kun aliaj konvencioj, kiel la Konvencioj de BazeloStokholmo.

La sindikatoj kaj la retoj, kiuj laboras favore al malpermeso de asbesto, subtenos ĝenerale Rajendran. Ni petas de ĉiuj delegitoj, ke ili alprenu du aranĝojn en Ĝenevo. Unue, subteni la amendon al la balota sistemo, kaj aliparte, subteni la enlistigon de la krizotila asbesto – grava etapo por malpliigi ĝian komercon.

Retmesaĝo:

Al la delegitoj de la 157 landoj, kiuj ĉeestas la kunsidon de la Konvencio de Roterdamo.

Mi subtenas Rajendra Pevekar, viktimo de malsano ligita al asbesto. Rajendra estos la voĉo de la viktimoj de malsanoj ligitaj al asbesto, dum la tutmonda kunsido de la registaroj, en majo 2017.

De dek jaroj, estas rekomendite enskribi la krizolitan asbeston  en la "Konvencion de Roterdamo". De dek jaroj, kelkaj landoj blokas ĝian enskribon – tiuj landoj rekte profitas pri ĝia eksportado. Tio devas halti.         

107 000 personoj mortas ĉiujare pro malsano ligita al asbesto. Mi adresas al vi du petojn: Unue, subteni enskribon de krizolita asbesto en la listo de la danĝeraj produktaĵoj, grava etapo al malpliigo de ĝia komerco. Aliparte, apogi la amendon prezentatan de 12 afrikaj landoj, por ebligi balotan metodon de plimulta voĉdono je 75%, kiam interkonsento ne ekzistas, en la celo ebligi aldonojn en la liston de la danĝeraj kemiaj produktaĵoj. Tiu amendo igos la balotan procezon de la "Konvencio de Roterdamo", kongrua kun aliaj konvencioj, kiel la "Konvencioj de Bazelo kaj Stokholmo".

Mi dankas vin.        

Partnerece kun Union Aid Abroad APHEDA, tutmonda organizaĵo por justico de la aŭstralia sindikata movado 

https://www.youtube.com/watch?v=OTiF3xGXFTI

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }