Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2017 1 03 /04 /avril /2017 13:46

03/04/2017

Bildo: Polémica Cubana

8600 opoziciuloj al la reĝimo arestitaj en 2015

La plej freŝaj raportoj de "Internacia Amnestio" kaj "Raportistoj sen landlimoj" pri Kubo estas nedubeblaj. «8600 aktivuloj kaj opoziciuloj al la reĝimo estis malliberigitaj pro politikaj motivoj en 2015», memorigas "Internacia Amnestio", kiu posedas la listojn de la politikaj malliberuloj. La kuba reĝimo efektivigis «882 arbitrajn arestadojn en septembro 2015 antaŭ la vizito de la papo Francisko», ankaŭ mencias "Internacia Amnestio".     

Plej drasta lando de Latin-Ameriko koncerne gazetliberecon

«Kiu uzadas sian esprimliberecon, tiu riskas malliberejon», ankaŭ substrekas la organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj. "Internacia Amnestio" memorigas, ke ĝia ĉeesto sur la kuba teritorio estas malpermesata de 1990, ĉar ĝi denuncas la «kvazaŭ-monopolon de la Ŝtato pri amaskomunikiloj».

Laŭ "Raportistoj sen landlimoj", «Kubo estas la plej drasta lando de Latin-Ameriko koncerne gazetliberecon». RSL lokis Kubon ĉe la 171a rango en 180 en la tutmonda klasado pri gazetlibereco en 2016. «Ekscesaj arestadoj, minacoj, kampanjoj de malfamigo, konfiskado de materialoj, fermadoj de blogoj», la reĝimo uzadas ĉiujn teknikojn por silentigi la kritikojn kontraŭ ĝi, kaj disponas pri «multegaj restriktaj leĝoj», memorigas RSL.              

Interreto cenzurita

«Kubo estas unu el la malplej retkonektita lando de la amerika kontinento», substrekas "Internacia Amnestio" en sia raporto 2016. «Nur 25% el la Kubanoj uzadas interreton kaj apenaŭ 5% el la familioj estas konektitaj». Plie, «la aliro al Interreto estas tie cenzurita». "Amnestio" ankaŭ memorigas, ke ĝis 2008, esti proprietulo de komputilo aŭ DVD-aŭskultilo estis malpermesate sur la insulo.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }