14/04/2017
Antaŭnelonge, la kazaĥa registaro lanĉis grandskalan represion kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la sendependaj sindikatoj en la regiono Mangistau, okcidente de la lando. En januaro, la lokaj funkciuloj kaj la kadroj de la direkcio de la OCC, giganto de petrolservoj, provis subpremi pacan, amasan protestadon de la laboristoj. La prezidento de la sindikato de la laboristoj de la OCC, Amin Jeleusinov, kaj laborinspektisto, Nurbek Kuŝakbajev, estis arestitaj la 20an de januaro. Pli poste, la 7an de aprilo, persekutata surbaze de la punkodo alprenita en 2014, Kuŝakbajev estis kondamnita de la tribunalo de Astana pro liaj alvokoj al striko, je du jaroj kaj duono en disciplina laborcentro. La juĝisto kondamnis lin ankaŭ al monkompenso de 25 milionoj da tengoj (80 000 usonaj dolaroj) pro supozata damaĝo.
Samtempe, la direkcio de la OCC starigis punojn kontraŭ la dungitoj, kiuj partoprenis al la manifestacioj. La OCC estas filio de KazMunaiGas, la plej granda publika petrol- kaj gas- kompanio en Kazaĥio. Ni bezonas vian helpon por malhelpi la represion kontraŭ la sindikataj aktivuloj. Ni postulu de la direkcio de KazMunaiGas, nuligon de la monkompensoj, haltigon de la represio, kaj malfermon de dialogo kun la laboristoj.
Mi estas ege maltrankvila pro la daŭraj premoj kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la sendependaj sindikatoj, fare de la direkcio de OCC, filio de KazMunaiGas. La sinteno de la direkcio de OCC ne povas anstataŭi la dialogon kun la sindikato, kiu reprezentas la plimulton de la laboristoj.
Mi petas de vi, respekton de ilia rajto aliĝi kaj fondi laŭvole sindikaton, kaj partopreni al kolektivaj intertraktadoj en siaj propraj interesoj.
OCC kaj KazMunaiGas devas haltigi la represion, malfermi dialogon kun la laboristoj, kaj forlasi ĉiujn kriminalajn akuzojn kontraŭ la sindikataj gvidantoj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3412