Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2017 5 28 /04 /avril /2017 12:51

28/04/2017

Ĉi-27an de aprilo 2017, la ĵurnalo The Cambodia Daily elvokas per desegnaĵo, la sorton de kvin homoj malliberigotaj «ses pliajn monatojn». La kamboĝa ĵurnalo memorigas, ke tiu deteno estas konsiderata de multaj  observantoj, inter kiuj la "Unuiĝintaj Nacioj", kiel «politike motivigita», «arbitra» kaj «ofendo al la homaj rajtoj».

La malliberuloj – kvar membroj de la plej malnova kamboĝa organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj, Adhoc, kaj dungito de la balotkomisiono – estas en provizora mallibereco de unu jaro. Juĝisto anoncis la 27an de aprilo pluigon de ilia enkarcerigo, mencias la ĵurnalo.

La justico riproĉas la «Kvin de Adhoc», laŭ ilia kromnomo, ke ili intervenis en la aferon, kiu celas Kem Sokha, ĉefon de la opozicio juĝita en seksafero, kiun multaj observantoj opinias propolitika (Li profitis en decembro de amnestio).

La kvin homoj estas akuzataj, ke ili influis la ateston de la supozita amantino de Kem Sokha, Ankaŭ la akuzoj, pri kiuj ili suferas, estas priskribitaj kiel propolitikaj. La ĵurnalo citas aktivulon pri homaj rajtoj, kiu deklaras: «Ni opinias, ke nia jura sistemo ne estas tute sendependa, kaj uzata kiel politika instrumento, por silentigi la kritikojn kontraŭ nia registaro.»  

"The Cambodia Daily" eĥas la kritikajn voĉojn, kiuj juĝas tiun kazon «simbolo de la maljusteco» kiu regas en la tribunaloj de la lando, kaj substrekas «la nekapablecon de la Kortumo, pravigi plilongigitan detenon sen proceso».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }