Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 avril 2017 7 30 /04 /avril /2017 22:19

01/05/2017

Okaze de tiu nova 1-a de majo ni opinias, ke estus bone, konigi aŭ rememorigi al niaj legantoj, kiaj viroj estis tragike je la origino de la elekto de tiu dato, kiel internacia tago de postuloj de la laboristaro.

La dato 1-a de majo 1886 fakte estis elektita kelkan tempon antaŭe, fare de la du grandaj usonaj sindikatoj, IWPA kaj AFL, por impona naciskala strikmovado, se la ok-hora labortago ne estos akirita antaŭ tiu dato. Ili fakte de longe bataladis por tio.

La dramo okazis en Ĉikago, kie la dungantaro havis fortan drastecan reputacion. Kvankam nenio okazis ĉi tiun 1-an de majo 1886 en Ĉikago, ses strikantaj laboristoj estis mortigitaj de la polico la postan tagon. Dum la protesta mitingo, kiu okazis la saman tagon, provokista agento ĵetis bombon inter la ĉeestantojn. Tiu evento estis preteksto al unu el la plej kruelaj represioj, pri kiuj estis viktimo la laborista movado.

Justico falis sur la plej famajn aktivulojn.

Parsons, Spies, Fielden, Schwab, Engel, Fischer, Lingg kaj Neebe estis kulpigitaj pri konspiro kaj murdo.

Kvin el tiuj aktivuloj, ĉiuj anarkiistoj, estis mortokondamnitaj.

Lingg ne atingos la pendumilon, li memmortigis en sia ĉelo. La kvar aliaj estis pendumitaj la 11-an de novembro 1887.

Rudolf Rocker, 1an de majo 1936

https://www.youtube.com/watch?v=BykZNnrKpNA

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }