Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 avril 2017 5 07 /04 /avril /2017 16:38

08/04/2017

Foto: RFI/Michel Paul: Preskaŭ 2000 personoj, laŭ la organizantoj, judoj kaj araboj, respondis al la alvoko de la pac-bloko, kaj marŝadis sur la stratoj de Jerusalemo, la 1an de aprilo 2017.    

En Israelo, manifestacio por la paco, kaj kontraŭ la okupado, okazis sabaton 1an de aprilo 2017, iniciate de pluraj maldekstraj organizaĵoj kaj partioj, interalie la movado Pacon nun, nur kelkajn horojn post nova atenco per tranĉilo en la malnova urbo de Jerusalemo.

«La respondo al dekstrularo, estas Israelo kaj Palestino», skandis la manifestaciantoj… Preskaŭ 2000 personoj, laŭ la organizantoj, judoj kaj araboj, respondis al la alvoko de la pac-bloko, kaj marŝadis sur la stratoj de Jerusalemo, kiuj interrilatigas ambaŭ partojn de la urbo, por protesti kontraŭ duon-jarcento da okupado, kaj ankaŭ por rekomenco de dialogo israela-palestina.

Laŭ la profesoro Zeev Sternhell, politologo kaj maldekstra aktivulo, ni devas ĉion fari por haltigi la politikon de koloniado de la israela registaro. «Ni devas trovi respondon al tiu katastrofo morala, intelekta kaj politika, kio estas la koloniado!».

Judoj kaj araboj devas lukti por ĉesigo de la iom-post-ioma aneksado de Cisjordanio. «Kunkune, ni venkos!», proklamis pluraj el la oratoroj. Aliparte, la pacista aktivulo Michel Warschawski plu estas optimisma kaj esperas, ke la situacio baldaŭ evoluos.

«Eĉ post kvindek jaroj, ni ne konsentas pri la okupado! Ni estas tie por diri «NE». Se Netanjahu eksiĝas, mi opinias, ke la situacio evoluos. Al kiu direkto, ni ne scias… »

La maldekstrularo antaŭvidas organizi baldaŭ plurajn aliajn kolektiĝojn, okaze de la kvindeka datreveno de la okupado.        

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }