Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 avril 2017 1 10 /04 /avril /2017 13:17

10/04/2017

Pluraj asocioj postulis sabaton 8an de aprilo, internacia tago de la Romaoj, «agnoskon de la rajtoj de la lastaj Romaaj postvivantoj, deportitaj dum la dua mondmilito». Ili denuncis «persistajn stereotipojn» kontraŭ tiu malplimulto. «Okaze de la Internacia tago de la Romaoj, ni postulas de la aŭtoritatoj, ke ili agnosku la rajtojn de la eks-deportitoj», deklaris Ciprian Necula en la nomo de la "Federacio de la Romaoj".

Leĝo, kiu datiĝas de la jaro 2000, atribuas al la postvivantoj de la holokaŭsto, monkompenson, kiu atingas po 55 eŭrojn monate por ĉiu jaro da malliberejo aŭ deportado. Sed laŭ multaj atestoj, la lokaj aŭtoritatoj «ĉikanas», aŭ «postulas absurdajn pruvojn».

«Multaj Romaoj tiam ne posedis identigilojn, kaj do ne figuras en la arkivo. La leĝo permesas al ili peti tiun monkompenson, surbaze de la atestoj de du personoj, sed la funkciuloj rifuzas enkalkuli pri ili», eksplikis S° Necula.

«La postulantoj estas akceptataj kun frazoj kiel «Kia holokaŭsto?», «La leĝo ne koncernas la Romaojn» aŭ eĉ «Vi, Romaoj, kontentiĝas nur ŝteli», indikis la historiisto Petre Matei, verkisto de pluraj libroj pri deportado de la Romaoj.

Peticio subskribitaj ĝis nun de preskaŭ 1 500 personoj denuncas «ekscesajn praktikojn» de la aŭtoritatoj memorigante, ke «post ĉiu monato, kiu pasas, la nombro de postvivantoj malkreskas, plejparte el ili aĝas pli ol 85-jaraj».

Laŭ la raporto de internacia komisiono de historiistoj publikigita en 2004, ĉirkaŭ 25 000 Romaoj – el kiuj miloj da infanoj – estis deportitaj al Ĉednestrio inter 1942 kaj 1944 fare de la reĝimo de la rumana marŝala por-nazia Ion Antonescu. Duono el ili mortis pro malsato aŭ malvarmo en tiu teritorio tiame sub rumana administrado.   

Nur ĉirkaŭ 200 postvivantoj plu vivas, inter kiuj duono ne estas monkompensata, laŭ la NROj.

La Ministrejo pri la Laboro, kiu respondecas pri aplikado de tiu leĝo, certigis en dokumento transdonita al la NROj, ke la petoj «estas analizataj el nepartieca kaj nediskriminacia maniero».  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }