Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2017 4 13 /04 /avril /2017 15:13

13/04/2017

Foto: BERNADETT SZABO / REUTERS

Miloj da personoj denove manifestaciis kontraŭ la registaro de Viktor Orbán en Budapeŝto. Dimanĉon, impona manifestacio jam kolektis milojn da personoj en la hungara ĉefurbo.

Ili denuncas la atakojn kontraŭ la NROj kaj universitato financata de la usona miliardulo hungardevena George Soros.

«Ambaŭ temoj estas gravaj kaj ne nur tiuj ĉi. Mi deziras protesti ĝenerale kontraŭ la efektivigo de diktaturo, fare de la regantaj partioj, pro tio mi estas ĉi tie», eksplikas juna manifestacianto.

«La nuna registaro ne konscias, ke ĝi ne havas sian lokon en tiu mondo. En tiu mondo regas diverseco. Se ili forgesis, ke ili kreskis ene de ĝi, aŭ se ili ne volas akcepti ĝin, ili foriru. Ni vivas tie ĉi kaj volas restadi tie ĉi, en Eŭropo», diras manifestaciantino kubodevena.

La partoprenantoj, plejparte junaj, esprimis sian incitiĝon kaŭzitan de la suverenisma registaro de Viktor Orbán.

«La organizantoj formis koron meze de la placo, skribante ene de ĝi la vorton «civila». Per tio, ili deziras simboligi, ke la laboro de la civilaj organizaĵoj kaj de la NROj gravas por la homoj», raportas de speciala raportisto Andrea Hajagos, el Budapeŝto.

La manifestaciantoj ankaŭ denuncas venontan leĝon, kiu devigos la NROjn, informi oficiale pri ĉia «eksterlanda» financado je pli ol 23 000 eŭroj jare. Tia leĝo ekzistas en multaj landoj en la mondo.    

Post la kolektiĝo, kelkaj miloj da partoprenantoj paŝis ĝis la sidejo de la reganta partio Fidesz, skandante sian fidelecon al demokratio kaj Eŭropo. La polico forpuŝis ilin, kaj ili daŭre defiladis sur la stratoj de la urbo. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }