Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 avril 2017 6 29 /04 /avril /2017 14:00

29/04/2017

La 175 kilometroj de landlimo inter Hungario kaj Serbio estas pli kaj pli netransireblaj.

Vendredon, Budapeŝto anoncis la finkonstruadon de dua barilo inter ambaŭ landoj. La celo estas malpermesi ĉiujn transirojn de kontraŭleĝaj migrantoj.

Kvankam la alfluado de rifuĝintoj malkreskis de post la akordo inter Turkio kaj Eŭropa Unio, la registaro de Viktor Orbán plu kontraŭstaras akceptadon de rifuĝintoj.

Ĉeestanta dum la inaŭguro de la barilo, Kontrát Károly, ministro pri Internaj aferoj eksplikis la sintenon de la administrado Orbán. «La registaro decidis konstrui duan barilon, ĉar ni devas prepariĝi al la migradpremo, kiu povus kreski denove. De du jaroj, Eŭropo estas tuŝata de la amasa migrado. La Balkana vojo restas uzata, kaj pro la baldaŭa somero, multaj migrantoj survojiĝos al Eŭropo».          

Dum la migrada ondo de 2015, 400 000 personoj transpasis Hungarion. Plimultego de tiu alfluo deziris atingi Okcidentan Eŭropon.

De post la komenco de la jaro 2017, nur 165 personoj transpasis «kontraŭleĝe» la hungaran landlimon, laŭ la aŭtoritatoj. «Defendante siajn landlimojn, Hungario defendas ankaŭ la Ŝengenan areon», substrekis S° Kontrát.

De marto, la migrantoj, kiuj deziras deponi azilpeton en Hungario povas fari tion nur en du transitaeroj ĉe la serba landlimo, el kiu aliro al la landa cetero estas malpermesata. Tiu leĝaro estis vigle kritikata de NROj kaj de la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj".

Regule akuzata pro liaj aŭtoritataj emoj, Orbán ricevis kritikojn ĉi-semajne de la "Eŭropa Komisiono" kaj de la "Eŭropa Konsilio" pro sia iniciativo, celanta kreskantan kontrolon de la eksterlandaj universitatoj kaj de la NROj. 

Tiuj aranĝoj celas aparte la instituciojn, financatajn de la usona miliardulo hungardevena George Soros, kiun S° Orbán kvalifis vendredon, kiel «publikan malamikon».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }