Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2017 4 06 /04 /avril /2017 11:47

06/04/2017

Preskaŭ ses monatojn post la uragano Matthew, kiu detruadis rikoltojn kaj brutaron, laŭlonge de la suda marbordo de la duoninsulo Haitio, la vivo fariĝis tiel malesperiga en tiu parto de la lando, ke la loĝantoj estas devigataj manĝi venenajn plantojn, kaj rifuĝi en kavernoj por vivteni sin, raportas la ĵurnalo Miami Herald.    

La florida ĵurnalo "Miami Herald" informas, ke la 22an de marto, direktoro pri agrikulturo, kiu laboras por la NRO Food For The Poor, malkovris 240 personojn, el kiuj 84 virinojn kaj 62 infanojn, en groto piede de la montaro, en la ĉirkaŭaĵo de Jérémie. Ili vivadis en la groto de post la trapaso de la uragano Matthew en oktobro 2016. «Ili havas nek nutraĵon, nek akvon, nek domon», deklaris Robin Mahfood, direktoro de la NRO "Food for the Poor". «Tio vere estas krimo kontraŭ homaro». La terura malkovro okazis kelkajn tagojn post kiam la NRO raportis, ke almenaŭ 13 personoj en la Grand'Anse mortis tiujn lastajn 10 tagojn pro la nutraĵmanko, kaŭzita de la uragano en la regiono. «La malesperigaj familioj  sin turnas al venenaj fruktoj kaj folioj, por lukti kontraŭ malsato, kaj savi sin», deklaris la NRO.

https://www.youtube.com/watch?v=aP3GQAXJvu0

LA SITUACIO RISKAS PLIGRAVIĜI

La nuna humanitara situacio en Haitio estas malstabila kaj riskas pligraviĝi, alarmis la "Buroo de la kunordigado de la humanitaraj aferoj de UN". «Plimulto el la familioj de terkultivistoj ne reakiris siajn produkt-rimedojn, ilia financa situacio rapide pligraviĝas, kaj ilia aliro al bazaj servoj ege reduktiĝis pro la fino de la urĝaj programoj», deklaris la "Humanitara Agentejo de UN", en raporto publikigita pasintan monaton. Du terkultivistoj en tri en la Grand'Anse perdis tri kvaronojn el iliaj rikoltoj pro la uragano Matthew. La humanitara agentejo de UN ankaŭ menciis, ke 95% el la terkultivistoj ne kapablas planti por la februara kaj maja rikoltoj. «La fruktarboj estis grave damaĝitaj, kaj ne estos produktivaj ĉi-jare», indikas la raporto.

La haitia registaro taksis la perdojn pri terkulturo, brutaro kaj infrastrukturo ligitajn al la uragano Matthew, ĝis 2,9 miliardoj da dolaroj. «Ni devas alarmi», deklaris David Adams, vic-prezidento por la misioj ĉe Cross International, bonfara organizaĵo. David Adams vizitis Grand'Anse, dum tri tagoj ĉi-semajne. Li notis, ke multaj homoj en Jérémie plu vivas sub la ŝmirtukegoj de la Usona Agentejo por internacia evoluo (USAID).           

La homoj suferas ĉefe en la plej internaj teritorioj.               

«Mi ne volas esprimi, ke amasa malsatego povus tuj okazi, sed 10, 20, 30 personoj povus morti samtempe». David Adams deklaris, ke "Cross International" antaŭvidas sendon, post kelkaj tagoj, de du konteneroj plenaj de nutraĵoj riĉaj je vitaminoj kaj sojo al la Grand'Anse. Ankaŭ "Food for the Poor" anoncis, ke ĝi sendos 100 pliajn kontenerojn da nutraĵoj ĉiumonate, en la kvar venontaj monatoj, por nutradi la homojn de la regiono.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }