Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2017 2 25 /04 /avril /2017 13:36

25/04/2017

Foto REUTERS/Yannis Behrakis: Siria infano en la kampadejo de Idomeni inter Grekio kaj Makedonio, la 24an de februaro 2016.

Raporto de la universitato Harvard publikigita ĉi-semajne opinias, ke «la migrantaj infanoj en Grekio daŭre estas vundeblaj al seksekspluatado». En urboj kiel AtenoTesaloniko, kazoj de prostituado de infanoj ĉeestas.

En la greka ĉefurbo, tio okazas surstrate. En unu el la grandaj publikaj ĝardenoj, konataj pro sia populacio de droguloj, junaj Afganoj atendas sur benkoj. Laŭ la raporto, temas ĉefe pri adoleskantoj pretaj al ĉio por eskapi la malfacilajn kondiĉojn, en kiuj ili vivas en Grekio, eĉ vendante sian korpon.   

La raporto konsideras, ke ili vendas sian servon je ĉirkaŭ 15 eŭroj, al viroj pli ol 35-jaraj. Tiuj junuloj el diversaj nacioj ŝajne estas rekrutataj pere de samaĝaj amikoj jam viktimoj, aŭ plenkreskuloj, kiuj proponas al ili rapidan rimedon por akiri sufiĉe da mono, en la celo pagi trapasigistojn.

La kondiĉoj de akceptado estas denuncitaj

Tamen, tiuj neplenaĝuloj estas ĉiuj sub respondeco de la greka Ŝtato. La raporto agnoskas la klopodojn efektivigitajn de la registaro, per interalie provizo de 1 200 akceptlokoj de EKKA, nacia centro por solidareco, neregistara organizaĵo. Sed eĉ en tiuj pli protektataj establaĵoj, la neplenaĝuloj je pli ol 15-jaraj povas eliri solaj.

1 100 aliaj infanoj vivas jen en fermitaj establaĵoj rezervitaj al neplenaĝuloj, jen atendas en policejoj, aŭ estas loĝigitaj en malfermitaj kampadejoj. Ankaŭ tie, ili estas aparte vundeblaj. Krom prostituado, la raporto ankaŭ substrekas la riskojn de seksagresoj. Tio ankaŭ koncernas la infanojn akompanatajn de siaj familioj. Ili ŝajne estas 19 000 en Grekio.

Inter la faktoroj de risko, estas interalie la kondiĉoj de akceptado. La "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj" ja disponigis pli ol 20 000 lokojn en apartamentoj, komunumoj aŭ hoteloj por la plej vundeblaj kazoj. Sed multaj familioj plu vivas en gigantaj kampadejoj, miksitaj kun alitipaj populacioj.     

Detruitaj familioj

La atestantoj cititaj en la raporto eksplikas, ke seksagresoj ja ekzistas. Ili estas malfacile nombreblaj, ĉar la viktimoj malofte esprimiĝas. La dua faktoro de risko estas la detruado de la familioj. La gepatroj provas protekti siajn gefilojn, sed ĉar ili havas multajn malfacilaĵojn por vivteni sin, ili ne ĉiam sukcesas garantii ilian sekurecon.        

Laŭ la raporto, la kulpuloj estas viroj, kelkafoje membroj de krimaj grupetoj, kiuj agadas ene de la kampadejoj.

La raporto opinias, ke klopodoj ja estas faritaj de la registaro, por krei akceptejojn pli malgrandajn, kaj pli adaptitajn, por garantii la sekurecon de la infanoj. Sed ĝi opinias, ke la problemo estas ege subtaksita de la aŭtoritatoj, kaj ke kreado de specifa aranĝo estus necesa por subteni la viktimojn. Ĝi emfazas la malrapidecon de la proceduroj.       

En la kazoj de neakompanataj infanoj, kiuj plendas pri agreso ene de la kampadejo, ili atendas tro longan tempon en ĉeesto de sia agresinto, antaŭ ilia translokigo aliloken. Tio igas malfacilaj, la denuncojn. Finfine, la raporto tamen substrekas, ke grandaj malunuecoj ekzistas laŭ la akceptejoj kaj kampadejoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }