Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 avril 2017 3 05 /04 /avril /2017 08:17

05/04/2017

Foto: Jody amiet / AFP

Post la malsukceso de la intertraktadoj kun la registaro ĉi-semajnfinon, la streĉiteco vigliĝis ĉi-mardon 7an de aprilo en Gviano. La Spacocentro de Kuru estis scenejo de amasa kolektiĝo.

Malantaŭ la kolektivo de la «500 fratoj», pli ol 10 000 manifestaciantoj marŝadis al la Spacocentro ĉi-mardon 4an de aprilo. Instruistoj, advokatoj, komercistoj: ili firme deziras aŭdigi siajn voĉojn, tagon post la rifuzo de la registaro akcepti urĝan planon je 2,5 miliardoj da eŭroj. Ili celis atingi la Spacocentron de Kuru (Gviano), franca industria orgojlo, kie la raketoj Ariane estas lanĉitaj. Strategia areo por Francio. «La ununura Gviana afero konata de la metropolo estas la Spacocentro. Tio estas simbolo, ĉar Gviano ne estas nur tio : Multaj homoj suferas tute ĉirkaŭe, kaj nur tiu raketo interesas la publikon», resumas manifestaciantino.     

Okupado de la areo

Ĉe la pordo de la areo, la direktoro akceptis diskuti kun la delegitoj de tridek manifestaciantoj dum horduono. La strikantoj deziras akiri la subtenon de la respondeculoj de la Spacocentro. Sed fine de la interparolado, la delegitaro rifuzis forlasi la areon. La sidmanifestacio plu daŭras ĝis nun.     

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }