22/04/2017
La internaciaj juĝistoj, kunigitaj en Hago, Nederlando, aŭskultis spertulojn kaj viktimojn de la usona giganta firmao pri agrokemio. En siaj konkludoj, publikigitaj mardon, ili opinias, ke Monsanto daŭre kulpas pri atenco kontraŭ sano kaj naturmedio.
Ses monatojn post la komenco de la proceso, la "tribunalo Monsanto" – fiktiva jurisdikcio internacia kaj civita – finfine publikigis sian konkludon, mardon 18an de aprilo.
La juĝistoj opinias, ke krimo kontraŭ la naturo povus figuri en la internacia juro. Se tiu ekocido estus agnoskita, la giganto pri GMO kaj pesticidoj povus esti kulpigita pro sia efiko kontraŭ akvo-resursoj kaj poluado de la grundoj.
Atencoj kontraŭ la homaj rajtoj
La ses internaciaj juristoj – eks-juĝistoj, kiuj laboris en internaciaj tribunaloj – kunsidis en Hago, Nederlando, la 14an kaj 16an de oktobro 2016. Ili aŭskultis tridekon da spertuloj (kiel Olivier de Schutter, eks-raportisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri nutraĵdemandoj) kaj viktimoj de Monsanto. Konsiderante interalie la atestojn de malsanaj terkultivistoj, la civita tribunalo opinias, ke la fabrikisto de la fama Roundup atencis kontraŭ la homaj rajtoj, sed ankaŭ kontraŭ la libereco al scienca esplorado.
Utila opinio por la veraj procesoj
La opinio de la "tribunalo Monsanto" estas nur konsultiĝa, sed laŭ Arnaud Apoteker, unu el la organizantoj de tiu proceso, ĝi konsistigas novan armilon por la advokatoj, kiuj luktas kontraŭ la firmao en Usono, Argentino aŭ Eŭropo. «La laboro nur komenciĝas. Ni malfermas hodiaŭ novajn jurajn perspektivojn por lukti kontraŭ tiuj kompanioj. La argumentoj disvolvitaj de la juĝisto utilos en ĉiaj procesoj ».
Monsanto denuncas juĝon nur kulpigan
En iliaj konkludoj, la juĝistoj ankaŭ emfazas tro grandan kontraŭdiron inter la nunaj juroj. Unuflanke, ekzistas la leĝoj, kiuj protektas la entreprenojn, aliflanke tiuj, kiuj protektas la homojn. La "tribunalo Monsanto" pledas por pli da kohereco en la evoluado de la statutoj de la Internacia PunKortumo.
Fronte al tiuj akuzoj, Monsanto denuncis juĝon nur kulpigan, kiu neas, laŭ la usona firmao, la sciencan realon. La societo aldonas, ke ĝi plu laboras kun la aŭtoritatoj kaj kompetentecaj juroj.
