Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2017 3 26 /04 /avril /2017 12:56

26/04/2016

Manifestacio, kiu kolektis mardon plurajn milojn da brazilaj Indianoj, okazigis alfrontiĝon kun la polico, antaŭ la ĉambro de deputitoj en Braziljo. La policistoj haltigis per larmigaj gasoj, la antaŭeniron de homoj armitaj per pafarkoj kaj sagoj, kiuj provis eniri en la konstruaĵon, portante falsajn ĉerkojn.  

«Tiuj ĉerkoj reprezentas la Indianojn de 305 etnoj, kiuj mortis dum tiuj lastaj jaroj. La agroindustria premgrupo provas detruadi niajn rajtojn, aliformante Brazilon en grenejon de la mondo, kaj ruinigi nian biodiversecon», asertis Marize de Oliveira, profesoro pri historio el la Gvarania komunumo. 

Pluraj ĉerkoj flosis sur akvoaeroj situantaj antaŭ la ĉambro de deputitoj, dum la blanka fumo de la larmigaj bomboj kaŝis la kolorojn de la tradiciaj kostumoj, kaj la korpajn pentraĵojn de la Indianoj.

La manifestacio okazis kadre de la semajno de politikaj kaj kulturaj aktivaĵoj, celanta promocii la rajtojn de la indiĝenaj popoloj.       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }