Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2017 1 03 /04 /avril /2017 09:13

03/04/2017

Ĉu refoje la kaptilo de la „utila voĉo” ? - Serge HALIMI

En la unua baloto de la franca prezidantelekto, la 23-an de aprilo 2017, dek unu kandidatoj konkuras kun tre malsamaj opinioj. Tiu plureco estis parte eklipsita de justicaferoj kaj de la graveco, kiun la komunikiloj dediĉis al la senĉesa teatro de la sondaĵoj. Tamen la percepto de la profunde kontraŭdemokratia naturo de la francaj kaj eŭropaj institucioj disvastiĝas en la mensoj. Sed la traduko de tiu nova konscio en elektajn rezultojn povas devojiĝi en la kaptilon de la „utila voĉo”, kiu elektus (...)

http://eo.mondediplo.com/article2472.html

La malsanoj de la Nordo migras en Afrikon - Frédéric LE MARCIS

Signo de la profundaj transformiĝoj okazantaj en Afriko, la malsanoj tiel nomataj « de disvolvitaj landoj », kiel diabeto aŭ la kardio-vaskulaj misfunkciadoj, disvastiĝas en plej multaj landoj de la kontinento. Kvankam la novaj nutro-kutimoj ankaŭ estas inter la kaŭzoj, tiu ĉi malboniĝo de la sano de la loĝantaroj havas sian fonton en la akceliĝanta urbaniĝo kaj la praktikoj de agro-industrio. ONI KROMNOMAS ILIN « malsanoj de industriigitaj landoj » aŭ « malsanoj de civilizo » ; sed en Afriko, ekde (...)

http://eo.mondediplo.com/article2470.html

Garantiata enspezo, la surpriz-invitito - Mona CHOLLET

Enmetante en sian programon la fondon de universala enspezo, la socialisto Benoît Hamon semis konfuzon en la prezidanta kampanjo. Tiu ideo, al kiu li antaŭ malmulte da tempo aliĝis, kaj pri kiu li prezentas apliko-projekton ne tre konvinkan, tamen klare disiĝas de la labor-vidado dominanta ĉe la aliaj kandidatoj. Kaj revigligas la debaton sine de la maldekstro. SUR LA SOCIAJ RETOJ, fine de januaro, ŝerca bildo enscenigis Dory, heroinon de la « Mondo de Dory », la desegnofilmo de la studioj Pixar (...)

http://eo.mondediplo.com/article2465.html

Kiu timas la volofan lingvon ? - Boubacar Boris DIOP

La disvolvado de la franca lingvo kaj de la kultura kaj lingva diverseco estas la unuaj misioj de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio. La francparolanta senegala verkisto Boubacar Boris Diop verkas ankaŭ en la volofa lingvo depost 2003. Li alvokas la afrikajn aŭtorojn : konsideru serioze la proponon de la Franclingvio ! Defendu ankaŭ la lingvojn de la nigra kontinento ! EN SENEGALO, mia generacio estis, en la 1960-aj jaroj – tuj post la sendependeco – la unua kiu studis tion, kion oni (...)

http://eo.mondediplo.com/article2466.html

Jack London aŭ la nedresita potenco - Michel LE BRIS

Dumlonge Jack London (1876 - 1916) suferis de la etikedoj, kiujn oni algluis al li : tiu figuro de aŭtoro heroo de sia vivo, daŭre subtaksita kiel porinfana romanisto ("Blanka-Kanino"...), estis ankaŭ kaj vigle laŭdita kiel modelo de partiana verkisto. Tamen li esprimis ĉiajn kontraŭdirojn. Multe pli ol ideologo, li estis, obstine, servisto de verkaro, kiu provis diri la fortojn de viveco. " Mi preferas esti belega meteoro, kun ĉiu el miaj atomoj radiantaj de mirinda brilo, ol dormanta planedo. (...)

http://eo.mondediplo.com/article2461.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }