Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2017 3 01 /03 /mars /2017 22:20

01/03/2017

Nova ondo da antisemitismo en Usono: pasintan lundon, dek unu judaj komunumaj centroj de la orienta marbordo estis evakuitaj post falsaj bombalarmoj.     

Laŭ la juda komunumo de Norda Ameriko, de post la jarkomenco, preskaŭ 70 falsaj similaj minacoj estis nombritaj.

Ĝenerale, la rasismaj agoj multobliĝas de post la elekto de Donald Trump.

La Ŝtato Novjorko aliparte decidis investadon de 25 milionoj da dolaroj por plifortigi la sekurecon ĉefe de la judaj lernejoj.

Fronte al la kreskado de tiuj antisemitismaj agoj, la "Blanka Domo" denove kondamnis ilin.

Sed tiuj kondamnoj ne efikis: pasintan lundon, tiuj vandaloj denove profanis judan tombejon. Ĉi-foje, tiu de Filadelfio estis vandaligita: pli ol 500 tomboj estis damaĝitaj. Ankaŭ tomboj de kvakeroj kaj islamanoj estis celitaj.

La "Ligo kontraŭ kalumnio" ofertis rekompencon de 10 000 dolaroj por ĉia informo, kiu kondukus al identigo kaj arestado de la kulpuloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }