Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2017 2 14 /03 /mars /2017 10:24

14/03/2017

Dek kvar gvidantoj kaj membroj de la Ankara branĉo de la turka sindikato TÜMTİS frontas punon je mallibereco, pro akuzoj bazitaj sur politikaj motivoj datiĝantaj de la jaro 2007. Ni postulas ilian senkondiĉan malliberigon. La 14 viroj estis inter la 17 personoj, kaptitaj en frumatena surprizatako en 2007 post plendo de loĝistik-firmao, en kiu TÜMTİS ĵus finaranĝis sukcesan organizadon. Nekredeble, spite al internaciaj protestoj, okulfrapaj senkonsekvencoj kaj neregulaĵoj, ili estis kondamnitaj en 2012 al malliberejo pro la mirigaj krimoj de «fondo de organizaĵo, en la celo plenumi krimon kontraŭ paca laboro pere de devigo, por akiri nejustan mongajnon, kaj malhelpi ĝuadon de sindikataj rajtoj». La kondamnoj kaj la proceso malobservadis la internacian juron. TÜMTİS kaj ITF apelaciis, sed malgraŭ la pruvoj de ekscesoj dum la proceso, la apelacia kortumo konfirmis la punojn.

Retmesaĝo:

Ni petas de vi, aŭskulti la ĝeneralan internacian malaprobon pri la viktimigo de la membroj de la Ankara branĉo de TÜMTİS, la deklaron de la Eŭropa komitato pri la homaj rajtoj, kaj ke vi nuligu la punojn kaj akuzojn politike motivitajn kaj intence kontraŭ-sindikatajn kontraŭ Nurettin Kılıçdoğan; Hüseyin Babayiğit; Süleyman Demirtaş; Serdal Cenikli; Cihan Türe; Atilla Yılmaz; Selahattin Demir; İhsan Sezer; Metin Eroğlu; Candan Genç; Binali Güney; Halil Keten; Satılmış Öztürk; Et Erkan Aydoğan.     

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transport-laboristoj, monda federacio de 690 sindikatoj, kiuj reprezentas pli ol 4,5 milionojn da transport-laboristoj en la mondo.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }