30/03/2017
Tunizia kinisto kaj alia viro, estis arestitaj kaj atendas sian juĝon de post la 13a de marto. Ili estas akuzataj pri samseksemo. Tio estas la ioma afero da arestado bazita sur la "artikolo 230" de la punkodo, kiu kriminaligas la samseksemajn praktikojn. Ci-foje, la afero akiras internacian amplekson pro la subtena komunikaĵo de la societo de la kinistoj en Francio (SDF), publikigita la 27an de marto:
«La tunizia kinisto Karim Belhaj estis arestita la 13an de marto 2017, en sia hejmo, kune kun alia viro, kiu agnoskis sian seksrilaton kun li. La juĝo ordonis anusan esploron, kaj lanĉis mandaton de arestado kontraŭ ili.
Ili estas nun enkarcerigitaj en la malliberejo de Mornagja. La artikolo 230 de la tunizia punkodo antaŭvidas punon de 3 jaroj da enkarcerigo pro sodomiaj agoj. La anusa esploro ordonita de kelka tempo, fare de la tuniziaj juĝoj estas konsiderata kiel torturaĵo.
La kinistoj de la SRF indignas, kaj firme kondamnas tiajn praktikojn kaj postulas tujan liberigon de ambaŭ viroj».
Ankaŭ aliaj tuniziaj asocioj, kiel la asocio Ŝams, vortatakis tiujn seriojn da arestadoj kontraŭ personoj, pro ilia seksa orientiĝo.
En la sociaj retoj, la alvokoj al liberigo de Karim Belhaj multobliĝis en la nomo de liaj amikoj kaj famuloj de la belarta medio.