Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2017 4 02 /03 /mars /2017 11:33

02/03/2017

Prepara enketo jam komenciĝis en oktobro 2016, post plendoj de NROj kaj de la franca ministrejo pri Ekonomio, pro financado de terorismo. 

La cementisto estas objekto de esploroj, koncerne produktejon instalitan en Sirio. Informoj de la franca ĵurnalo Le Monde, malkaŝitaj en junio 2016 asertis, ke kore de enlanda milito, la entrepreno fintraktis akordojn kun armitaj grupoj, en la celo domaĝi sian uzinon de Jalabija, 150 kilometrojn nord-oriente de Alepo. Pri tiuj aranĝoj ŝajne profitis la "Islama Ŝtato", laŭ la ĵurnalo. Dum ĉi tiu periodo, en 2013 kaj 2014, la surloka filio kiu mastrumis la uzinon, apartenis al la franca firmao "Lafarge".

Ĵaŭdon 2an de marto, LafargeHolcim, naskita el la kuniĝo de la franca entrepreno "Lafarge" kaj la svisa "Holcim", agnoskis ke «neakceptindaj» akordoj estis fintraktitaj, por ebligi la cementfabrikon daŭre funkcii en militanta lando. Por garantii la sekurecon de siaj dungintoj, kaj la konforman ekspedadon de materialoj, mono estis enmanigita «al krompersonoj, en la celo trovi aranĝojn kun kelkaj armitaj grupoj, el kiuj kelkaj celitaj per punoj», eksplikis la firmao en komunikaĵo. Tio sugestas, ke la organizaĵo "Islama Ŝtato" estas koncernata. Interna enketo «ne povis establi, kiuj laste profitis de la mono inter la koncernataj krompersonoj», precizigas la direkcio en komunikaĵo.

«Retrovide, la aranĝoj deciditaj por daŭrigi la aktivaĵojn de la uzino estis neakceptindaj», agnoskas la firmao. «La respondeculoj pri operacoj en Sirio, ŝajne agadis en la intereso de la entrepreno kaj ties dungintoj. Tamen, la enketo malkaŝas signifajn juĝerarojn, kontraŭdire kun la tiam valida kondutkodo». La uzino de Jalabija estis aĉetita de "Lafarge" en 2007, komencis sian funkciadon en 2010, kaj estis evakuita en 2014, fronte al la minaco de konflikto, kiu furiozis en la lando.            

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }