Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mars 2017 1 27 /03 /mars /2017 17:50

27/03/2017

Foto: Sergei Karpukhin/Reuters

Pasintan dimanĉon, dekoj da miloj da Rusoj defiis malpermeson manifestacii, de Sankt-Peterburgo ĝis Vladivostoko.

En tiu nacia tago de kontraŭ-korupta mobilizado, pluraj centoj da arestadoj okazis: 500 nur sur la placo Puŝkin de Moskvo, kie kolektiĝis ĉirkaŭ 7000 manifestaciantoj.

La opoziciulo Alexej Navalni, kiu intencas partopreni la venontan prezidentan baloton, estis arestita ekde la komenco de la moskva kolektiĝo. Post tranokta deteno, li estis kondamnita ĉi-lundon je 15 tagoj da malliberejo, pro alvoko al kolektiĝo kaŭzanta tumulton de publika ordo.

El la 99 manifestacioj antaŭviditaj en Rusio pasintan dimanĉon, 72 estis malpermesitaj de la lokaj aŭtoritatoj pro diversaj kialoj.         

«Ĉio glatas ĉi tie. Ili kondukis min al la policejo (…) daŭrigu trankvile vian promenadon», tvitmesaĝis la blogisto post lia arestado. La lokaloj de lia NRO, la Kontraŭ-korupta Fondaĵo, estis traserĉitaj dum la tago.

Alexej Navalni alvokis al manifestacio post publikigo de enketo en formo de filmo, kiu detaligas la koruptadon de la rusaj elitoj, kaj ĉefe de la Ĉefministro Dimitri Medvedev. La video, kiu daŭras 50 minutojn estis spektita pli ol 13 milionojn da fojoj en Jutubo.

Per krioj «Rusio sen Putino», la manifestaciantoj svingis sportŝuojn (alude al la ŝuoj de Dimitri Medvedev en la filmo de Navalni) kaj plastajn anasojn (Medvedev estas akuzata, ke li igis konstruadi dometon por siaj anasoj en unu el siaj rezidejoj).

Antaŭnelonge kondamnita je kvin jaroj da kondiĉa malliberejo pro defraŭdo de mono, Alexej Navalni ŝajne estos malhelpata defii Putinon en marto 2018. Li sukcesis organizi la plej vastan mobilizadon en Rusio de post 2012. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }