Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mars 2017 1 13 /03 /mars /2017 18:30

13/03/2017

Post Ĉilio, striko komenciĝis ankaŭ en la plej granda minejo de Peruo. Peruo estas la tria produktisto de kupro en la mondo post Ĉilio kaj Ĉinio. Tiu striko aldoniĝas al la premo sur la monda merkato de kupro, jam tuŝata de la socia konflikto en la ĉilia minejo Escondida.

Vendredon 10an de marto, la laboristoj de Cerro Verde haltigis la laboron. Ili postulas pagon de kromsalajro, antaŭvidita okaze de malkresko de la kupro-kurzo por konservi iliajn salajrojn, kaj pli bonajn laborkondiĉojn.   

Laŭ Jesus de Villa, porparolanto de la sindikato de la salajruloj, «du mortigaj akcidentoj okazis inter januaro kaj februaro. Ni certas, ke la kompanio devas plibonigi la sekurecon en la minejo».  

Krizo atente trarigardita de la merkatoj

Tiu socia konflikto okazas dum la striko en Escondida, la ĉilia minejo, ĵus komencis duan monaton da striko. La minejo Cerro Verde, mastrumata de la Usona firmao Freeport-McMoRan, duobligis sian produkton en 2015 kaj 2016, ĝis preskaŭ 500 000 tunoj jare. Tiu nova krizo estas atente trarigardata de la merkatoj.

De kelkaj jaroj, la kupro-kurzo malkreskas, pro la stagnado de la ĉina mendo. Unuflanke do, la prezoj malkreskas, sed aliflanke, la kupro-stokoj kreskas senĉese. Tiu malfacila kunteksto malfortigas la produktistojn. Laŭ la specialistoj, kupro ne mankos en la mondo en proksima estonteco, spite la strikojn, kiuj daŭras en Ĉilio kaj Peruo, kaj kiuj skuas la sektoron.          

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }