Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2017 3 01 /03 /mars /2017 10:35

01/03/2017

Foto Reuters: La gefiloj de migrantoj estas la unuaj viktimoj de perfortoj kaj seksperfortoj en la kampadejoj. 

En Libio, pluraj dekoj da miloj da virinoj kaj infanoj estas nun internigitaj en kampadejoj por migrantoj.

Tiuj kandidatoj al ekzilo ĝis Eŭropo, estas interkaptitaj de la libiaj aŭtoritatoj. Laŭ "UNICEF", kiu ĵus publikigis mardon novan «alarman raporton» https://www.unicef.fr/article/le-periple-meurtrier-des-enfants-migrants-de-l-afrique-du-nord-vers-l-europe https://blogs.unicef.org/blog/libyan-detention-centres/, duono el la virinoj asertas, ke ili suferis seksperfortojn dum sia vojaĝo ĝis Libio, kaj tri kvaronoj el la infanoj deklaras, ke ili estis fizike agresitaj.

Kiam ili ne dronas en Mediteraneo dum sia ŝipirado al Eŭropo, plejparte el la junaj senfamiliaj migrantoj riskas poste fali en prostituadon.

«Por multaj el tiuj junuloj, prostituado estas ilia sola ebleco por vivteni sin surstrate, eksplikas Afŝan Khan, regiona direktorino de UNICEF, taskita pri la migrantoj. Fakte, ni nun kreas homan katastrofon, kiu daŭros dum pluraj generacioj, ĉar ekde kiam tiuj infanoj vivas sur la stratoj, savi ilin estas ege malfacile.»      

La "Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj" alvokis "Eŭropan Union" plifortigi la protektajn aranĝojn, koncerne tiujn milojn da junuloj en danĝero.

MORTIGA VOJAĜO POR LA INFANOJ

Pasintjare, almenaŭ 4 579 personoj mortis, provante trairi Mediteraneon, devenante de Libio. Estas taksite, ke almenaŭ 700 personoj kiuj mortis, estis infanoj.

La rifuĝintoj, la migrantaj infanoj kaj virinoj suferas kutime pri seksperfortoj, ekspluatado, ekscesoj, kaj mallibereco laŭlonge de la mediteranea migradvojo de Norda Afriko ĝis Italio.

La infanoj estas kore de unu el la plej grandaj moviĝoj de personoj en la historio. Unu en 45 infanoj en la mondo moviĝas. Ili estas nomataj «rifuĝinto», «delokito» aŭ «migranto». Sed ili estas antaŭ ĉio infanoj. Ne gravas de kie ili alvenas, ne gravas kiuj ili estas.       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }