06/03/2017
Stratelmontro okazis por ne forgesi la 43 malaperintajn studentojn en Meksiko. La kolektivo «La virinoj, kiuj ploras» organizis en Meksikurbo ĉi tiun surstratan teatraĵon, en kiu la roluloj alivestitaj kaj ŝminkitaj reprezentis la patrinojn de la studentoj.
En septembro 2014, 43 studentoj de la instruista lernejo de Ayotzinapa malaperis kore de kamparo, dum ili vojiris al manifestacio.
Loka mafio, polico kaj eĉ armeo ŝajne estas implikitaj en tiuj malaperoj. Plejparte el la korpoj neniam estis trovitaj.
http://fr.euronews.com/2017/03/05/les-femmes-qui-pleurent-se-souviennent-des-43-etudiants-mexicains-disparus
