Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2017 7 12 /03 /mars /2017 17:34

Eŭropa persisto -Serge HALIMI

„LA SPERTO estas severa lernejo, sed neniu alia instruas la stultulojn” Mortinta en la jaro 1790, Benjamin Franklin inventis la fulmsuĉilon, sed ne povis antaŭvidi la ekziston de la Eŭropa Unio … Tiu, kies sperto neniel efikas kiel instruo. La popoloj, rekte konsultitaj, rifuzas la liberkomercon ; la Eŭropa Parlamento tamen ĵus voĉdonis por nova traktato – ĉi-foje kun Kanado. Ĝiaj precipaj dispozicioj aplikiĝos sen atendi eventualan ratifon de la naciaj parlamentoj. Dua sperto estus instruinta eĉ la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2460.html

Jack London aŭ la nedresita potenco - Michel LE BRIS

Dumlonge Jack London (1876 - 1916) suferis de la etikedoj, kiujn oni algluis al li : tiu figuro de aŭtoro heroo de sia vivo, daŭre subtaksita kiel porinfana romanisto ("Blanka-Kanino"...), estis ankaŭ kaj vigle laŭdita kiel modelo de partiana verkisto. Tamen li esprimis ĉiajn kontraŭdirojn. Multe pli ol ideologo, li estis, obstine, servisto de verkaro, kiu provis diri la fortojn de viveco. " Mi preferas esti belega meteoro, kun ĉiu el miaj atomoj radiantaj de mirinda brilo, ol dormanta planedo. (...)

http://eo.mondediplo.com/article2461.html

Festi revolucion sen veki ideojn - Korine AMACHER

La centjariĝo de la revolucio de 1917 ĝenas la rusajn instancojn, kiuj ĝojas pri ĝia mondvasta reeĥado, sed abomenas ĉian ideon de ŝtatrenverso. La malmultaj memorfestoj devas esti la okazo por ree aserti la gravecon de la nacia unueco, kiel rimedo kontraŭ ĉia klasbatalo. La okazaĵoj organizitaj ekster la oficiala kadro tamen povus ŝanĝi tiun version. LA 7-AN de NOVEMBRO 2016, je la 99-a datreveno de la Oktobra Revolucio, ĵurnalisto de la Radio Svoboda iris surstraten por fari jenan demandon al la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2463.html

La volupto de la sango - Hubert PROLONGEAU

Kiam, en sia romano Dracula (1897), la irlandano Bram Stoker inventis la pratipon de la vampiro, la princo de mallumo, de la nokto kaj de teruraj deziroj, la epoko estis malkvieta kun anarkiistaj atencoj, teknikaj novigaĵoj (la komenco de aviado) kaj agitado ĉe la laboristaro. Ĉu la reveno de la vampiro hodiaŭ estas signo de similaj problemoj ? La protagonisto kreita de Stoker estis tiel definitiva, ke ŝajnis esti nenio pli por skribi. Ĝis kiam Anne Rice suferis kolapson. En sia 75a jaro, kun (...)

http://eo.mondediplo.com/article2457.html

Magnetaj ondoj, nevidebla poluado - Olivier CACHARD

Dum la industria socio estigis percepteblajn (per odoro aŭ vidado) malutilaĵojn, la elektromagneta poluo de la informad-socio estas nevidebla kaj senodora. Tamen, oni ne povas neglekti la konsekvencojn de la masiva uzo, tiom de la telekomunik-rimedoj – aparte la poŝtelefonoj – kiom de elektraj infrastrukturoj kaj ekipaĵoj. LA UZO de ondoj ne estas nova, sed la uzataj teknikoj kaj la skalo de tiu uzo nin transigis en novan epokon, kiu instigas al uzo ĝis saturado de la herca spektro. Ne estas (...)

http://eo.mondediplo.com/article2458.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }