Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mars 2017 4 30 /03 /mars /2017 21:06

30/03/2017

En Jemeno, la humanitara situacio estas katastrofa. «La nombroj liveritaj de la "Buroo de la kunordigo de la humanitaraj aferoj de Unuiĝintaj Nacioj" estas terure signifaj. En Jemeno, 18,8 milionoj da personoj, t.e du trionoj el la loĝantaro de la plej malriĉa lando de la regiono, bezonas humanitaran helpon, el kiuj 10,3 milionoj en urĝeco. Sep milionoj estas rekte minacitaj de malsatego», raportas la svislanda ĵurnalo Le Temps.

Du jarojn da senelira milito inter la araba koalicio kondukita de Sauda Arabio kontraŭ la Hutiaj ribeluloj okazigis preskaŭ 7 700 mortintojn kaj 42 500 vunditojn.

«Ekonomio kaj socialaj garantioj kolapsas», daŭrigas la ĵurnalo. Preskaŭ duono el la malsanulejoj ne plu funkcias, la blokado trudita fare de la koalicio igas alkondukon de la humanitara helpo ege malfacilan.

Landoj liverantaj armiloj al Sauda Arabio

Video: Jemeno: la ignorata milito

https://www.youtube.com/watch?v=CAlRbDI2PZw

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }