Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mars 2017 6 11 /03 /mars /2017 15:58

11/03/2017

Japanio enpensiĝe memorigas pri la viktimoj de la terura nuklea akcidento, kiu sekvis la tertremon kaj la cunamon en la arkipelago. Kontraŭ la deziro de ties publika opinio, la registaro tamen ne rezignas pri la atomenergio.

Antaŭ ses jaroj, la 11an de marto 2017, Japanio suferegis de la triobla katastrofo de la 11a de marto 2011, priskribita en la arkipelago, kiel «la granda orienta naturkatastrofo»: tertremo je magnitudo 9, sekvata de giganta cunamo, kiuj estigis la nuklean akcidenton de la atomcentralo de Fukuŝimo, nord-oriente de la lando. Tiu katastrofo detruadis tutan regionon de la arkipelago.

Dum nacia memorfesto, Japanio omaĝas hodiaŭ siajn viktimojn: tiujn, kiuj mortis sub la ruinaĵoj de la tertremo, tiujn, kiuj estis englutitaj de la ondego, kaj la loĝantojn, kiuj devis tuj forlasi siajn hejmojn kaj vilaĝojn pro la radioaktiva infektado. La nombro de viktimoj atingas hodiaŭ pli ol 21 000, kaj 123 000 personoj estis evakuitaj. Tiujn nombrojn, senĉese memorigas la japanaj ĵurnaloj.

La japana registaro, de post la ŝanĝo de potenco en 2012, tamen decidis relanĉi siajn nukleajn reaktorojn, kiuj devige estis haltigitaj post la akcidento, kaj tio spite al la publika opinio, kiu malfavoras ĝin (58% laŭ Asahi Shimbun). «Ni ne povas senigi nin pri atomenergio», deklaris S° Ŝinzo Abe, nuna ĉefministro, en decembro 2015.    

Samtempe, la loĝantoj de la ruinigitaj lokoj de Fukuŝimo estas iom post iom invititaj reiri al siaj vilaĝoj (en triono el la departemento, laŭ Mainichi Shimbun).

Tiu deviga reveno ja okazas, ĉar la elektro-kompanio "Tepco", kaj la Ŝtato, anoncis la baldaŭan finon de la monkompensaĵoj pagitaj al la delokitoj. Disigitaj en la tutan landon, plimulte el tiuj viktimoj de atomenergio, havas neniun alian elekton. Krome, ilia trudita ekzilo montriĝis malfacila: «En iliaj akceptejoj, multaj rifuĝintoj de Fukuŝimo suferas pri turmentadoj, nehumanaj paroloj kaj gestoj, estas fingromontritaj, kaj tiuj kondiĉoj estas neelteneblaj» denuncas Mainichi Shimbun en frontartikolo, emfazante ke inter tiuj delokitoj, «rekorda procento da memmortigoj estas observata».

Siaflanke, la nuna ĉefministro, Ŝinzo Abe, deklaris ekde 2013, en la periodo de selektado de la urbo Tokio, kiel akceptanto de la Olimpikoj de 2020, ke la situacio en Fukuŝimo estas «tute sendanĝera». Tamen, la malmuntado de la centralo antaŭeniras penige. En 2015, malgraŭ la kontraŭstarado de la loĝantoj, Japanio refunkciigis, por la unua fojo, nuklean reaktoron en la komplekso de Sendajo, sur la insulo Kjuŝuo.

Tamen, neklaraj aferoj daŭras pri tiu katastrofo. En 2016, enketo publikigita de la japana semajna ĵurnalo Aera malkaŝis, ke la elektro-kompanio Tepco «intence ignoris la prognozojn pri risko de detruiga cunamo, kaj tio kun la kompliceco de la Ŝtato».

«Ni ne forgesos tiel ampleksan nuklean akcidenton. Tuta klarigo restas farenda pri tiu katastrofo», skribas Tokyo Shimbun, okaze de la memorfesto de tiu 11a de marto 2017.

Video subtekstoj en la franca: https://www.youtube.com/watch?v=7KUwvlFhL7g

Video subtekstoj en la angla: https://www.youtube.com/watch?v=zeH3NcgvY1s

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, kaj ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.

http://satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }