Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mars 2017 7 05 /03 /mars /2017 10:54

05/03/2017

Foto PAUL FAITHPAUL/AFP/Getty Bildoj: la irlanda verkisto John Pascal Rodgers, naskita en la domo por fraŭlinaj patrinoj, montras foton de sia patrino Bridie Rodgers. Ĝis 800 beboj estis enterigitaj apud la domo mastrumata de monaĥinoj.   

Post jardekoj da silento, la vualo leviĝas sur la tragedio de la eks-monaĥinejo de la urbo Tuam, situinta Okcidente de la lando.

La enketo pri la «komuna tombejo de 800 beboj», trovita de amatora historiistino, malkaŝis subgrundan strukturon plenan je «homaj ostoj». Temas pri restaĵoj de infanoj mortintaj inter 1925 kaj 1961, en la eks-monaĥinejo nomita "Bon Secours Mother and Baby Home". La loko akceptis junajn fraŭlinojn, kiuj gravediĝis ekster-edziĝe. 

La memoro de la viktimoj estos «honoritaj»

La irlanda ministrino pri infaneco, Katherine Zappone deklaris: «La informoj, kiujn mi ricevis konfirmas la suspektojn kaj ĉefe, datigas specife la restaĵojn en la periodo de la funkciado de la instituto, prefere al pli antaŭaj tempoj, kiel dum malsatego». Ŝi ankaŭ promesis, ke la memoro de la junegaj viktimoj de la orfejo de Tuam «estos honoritaj», kaj digna sepultejo aranĝita.

PJ Haverty naskiĝis en la orfejo de Tuam. Hodiaŭ, li petas justicon por sia mortinta patrino: «Ŝi ne kulpis. La eklezio, la Ŝtato kaj tiu lando forlasis ŝin. Nun, mi postulas pardonpetojn, ĉar nenion malbonan ŝi faris». Kaj ĉefe li deziras eblecon «viziti ŝian tombon kaj legi, ke ŝi faris nenion malbonan»           

Makulo por la irlanda eklezio

Needziniĝintaj virinoj kaj ties nelegitimaj gefiloj, estis konsiderataj kiel makulo, en lando fervore katolika.   

Inter la jaroj 1930 kaj 1950, la morto-procento de la «nelegitimaj» infanoj estis plejofte kvinoble supera al la normala. Averaĝe, pli ol unu infano en kvar naskitaj ekster-edziĝe, mortis je tiu epoko.

La Ĉefepiskopo de Dublino deklaris, ke «se tia afero okazis en Tuam, sama afero sendube okazis en aliaj similaj establaĵoj»  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }