Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2017 3 08 /03 /mars /2017 09:59

08/03/2017

Foto Peter Murphy/AFP

La 7an de februaro, la Parlamento de Budapeŝto alprenis tekston pri sistema malliberigo de la azilpetantoj, kaj tio per impona plimulto. Kvankam tiu aranĝo estis nuligita en 2013, sub la premo de la Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj.

«Praktike tio signifas, ke ĉiu azilpetanto, eĉ la infanoj, estos malliberigitaj en konteneroj, ĉirkaŭitaj de pikdrata barilo, ĉe la landlimo, kaj tio por longa periodo. Tio havos fizikajn kaj psikologiajn gravajn efikojn por la virinoj, infanoj kaj viroj, kiuj jam tiom suferis», emfazis hieraŭ Cécile Pouilly, porparolanto de la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj".

La hungaria ĉefo de la registaro ignoras la kritikojn de UN. Victor Orban ŝajne preferas spekti la distribuan ceremonion de diplomoj al la landlimaj gardistoj.          

«Sinjorinoj kaj sinjoroj, la migradkrizo daŭros, ĝis kiam ni traktos la kaŭzojn. Tio daŭros tiel longe, kiel ni ne agnoskos, ke migrado estas la troja ĉevalo de terorismo» (Vidu la ĉi-suban artikolon), deklaris hieraŭ Victor Orban.

La reenkonduko de tiu aranĝo, kontraŭdiras la internacian leĝaron kaj la eŭropan juron. La azilpetantoj rifuzitaj, estos resenditaj al najbara Serbio.

http://fr.euronews.com/2017/03/08/la-hongrie-retablit-la-detention-systematique-des-demandeurs-d-asile-au-grand

En Hungario, migranto Sirio-Kipro-devena, estis kondamnita merkredon 30an de novembro pro terorismo. Li ricevis punon je dek jaroj da malliberejo pro sia partopreno al ribelo ĉe la serba landlimo pasintjare. Tiu kondamno estas la plej grava decidita kontraŭ migranto, de post la komenco de la krizo de rifuĝintoj en Eŭropo. Tia proceso estas ege malofta en Hungario. La unua kondamno pro terorismo (de post la komunisma defalo), okazis pasintan aŭguston, kontraŭ ekstremdekstra aktivulo, kiu atakis per bomboj kaj brulboteloj, socialismajn politikulojn. Ahmed Hamed, siria civitano 40-jaraĝa, estis punita siaflanke al 10 jaroj da malliberejo, ĉar li entrudis barilon, kune kun homamaso. Aktivuloj pri la homaj rajtoj denuncis ekscesan verdikton por ago, kiu pli koncernas delikton ol terorismon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }