Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2017 5 10 /03 /mars /2017 08:56

10/03/2017

Frapoj, plorigaj gasoj, hundaj mordovundoj, ŝuoj kaj vestaĵoj konfiskitaj kore de vintro… la hungara polico estas akuzata pri «sistemaj» kaj «kutimaj» mistraktatoj kontraŭ la migrantoj, kiuj provas kontraŭleĝe atingi Hungarion, tra SerbioKroatio.

La akuzo devenas de la NRO "Kuracistoj sen landlimoj", kiuj mencias la atestojn de migrantoj, flegataj en la sancentroj de KSL, ĉefe en Belgrado:

«Multegaj plendoj atestas pri perfortoj, kiuj ne ĉiam postlasas spurojn sur la haŭto. Koncerne fizikajn vundojn, ni konstatas spurojn de frapoj, kontuzojn kaj, de post meze de la pasinta jaro, kazojn de hundmordoj», substrekas Momcilo Djurdjevic, kuracisto ĉe KSL.

Hungario komencis konstruadon de dua kontraŭ-migranta barilo ĉe sia landlimo.

Aliparte, nova leĝo antaŭvidas sisteman malliberecon de ĉiuj azilpetantoj kaj novaj alvenintoj, kaj lokumadon de ili en transita areo ĉe la landlimo, kie ili estos loĝigitaj en aranĝitaj konteneroj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }